Uzi fulmoklavojn (LibreOffice Verkilo Alireblo)

Note Icon

Iuj fulmoklavoj eble estas atribuitaj al via labortablo. Klavoj atribuitaj al la labortablo ne disponeblas al LibreOffice. Provu atribui diferencajn klavojn aŭ por LibreOffice, en Iloj - Adapti - Klavaro, aŭ en via labortabla sistemo.


Premu la klavojn +<underlined character> por malfermi menuon. En malferma menuo, premu la substrekitan signon por ruli komandon. Ekzemple, premu je +I por malfermi la menuon Enmeti, kaj tiam T por enmeti tabelon.

Por malfermi kuntekstan menuon, premu je Shift+F10. Por fermi kuntekstan menuon, premu je Esc.

Por enmeti sekciojn

  1. Elektu menuerojn Vidigi - Ilbretoj - Enmeti por malfermi la ilbreton Enmeti.

  2. Premu je F6 ĝis la fokuso troviĝas en la ilbreto Enmeti.

  3. Premu la dekstrensagan klavon ĝis kiam la bildsimbolo Sekcio estas elektita.

  4. Premu la malsuprensagan klavon, kaj tiam la dekstrensagan klavon por adapti la larĝon de la sekcio enmetota.

  5. Premu je Enter.

  6. Premu je F6 por meti la kursoron en la dokumenton.

Por enmeti tekstajn tabelojn

  1. Premu je F6 ĝis la fokuso troviĝas en la ilbreto Ordinara.

  2. Premu la dekstrensagan klavon ĝis kiam la bildsimbolo Tabelo estas elektita.

  3. Premu la malsuprensagan klavon, kaj tiam la sagajn klavojn por elekti la nombron da kolumnoj kaj vicoj enmeti en la tabelon.

  4. Premu je Enter.

  5. Premu je F6 por meti la kursoron en la dokumenton.

Shortcuts (LibreOffice Accessibility)

Fulmoklavoj por LibreOfficeVerkilo