Propre difinitaj indeksoj

Oni povas krei tiomajn propre difinitajn indeksojn kiom bezonatas.

Por krei propre difinitan indekson

  1. Elektu vorto(j)n aldonota(j)n al propre difinita indekso.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Indeksoj kaj Tabeloj - Bibliografia ero.

  3. Alklaku la butonon Nova propre difinita indekso apud la kadro Indekso .

  4. Tajpu nomon por la indekso en la kadro Nomo kaj alklaku je Akcepti.

  5. Alklaku je Enmeti por enmeti la elektita(j)n vorto(j)n en la novan indekson.

  6. Alklaku je Enmeti.

Por enmeti propre difinitan indekson

  1. Alklaku en la dokumento kie enmeti la indekson.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio.

  3. En la langeto Tipo, elektu la nomon de la propre difinita indekso, kreita de vi, en la kadro Tipo.

  1. Elektu eventuale bezonatajn agordojn.

  2. Alklaku je Akcepti.

Se vi volas uzi malsaman alinean stilon kiel elementon de enhavotabelo, elektu la butonon Pluaj stiloj, kaj alklaku la butonon Agordi stilojn apud la kadro. Alklaku la stilon en la listo, kaj alklaku la butonon >><< por agordi la ĉapitran nivelon por la alinea stilo.

Krei tabelon de enhavo

Difini indekson aŭ erojn de tabelo de enhavo

Ĝisdatigi, redakti kaj forigi indeksojn kaj tabelojn de enhavo

Formati indekson aŭ tabelon de enhavo

Redakti aŭ forigi indeksajn kaj tabelajn elementojn

Krei alfabetajn indeksojn

Krei bibliografion

Indeksoj kiuj kovras plurajn dokumentojn