Krei tabelon de enhavo

La plej bona metodo generi tabelon de enhavo estas apliki la antaŭe difinitajn titolajn alineajn stilojn, ekzemple "Titolo 1", al la alineo enmetotaj en la tabelo de enhavo. Aplikinte tiujn stilojn, kreu tabelon de enhavo.

Enmeti tabelon de enhavo

  1. Alklaku en la dokumento kie enmeti la tabelon de enhavo.

  2. Elektu je Enmeti - Enhavotabelo kaj indekso - Enhavotabelo, indekso aŭ bibliografio, kaj klaku al la langeto Tipo.

  3. Elektu je "Tabelo de enhavo" en la kadro Tipo.

  4. Elektu eventuale bezonatajn agordojn.

  5. Alklaku je Akcepti.

Se vi volas uzi alian alinean stilon kiel elementon de enhavotabelo, elektu la markobutonon Pluaj stiloj en la zono Krei el, kaj tiam alklaku la butonon Agordi stilojn apud la markobutono. En la dialogo Agordi stilojn, alklaku la stilon en la listo, kaj alklaku la butonon >> aŭ la butonon << por agordi la ĉapitran nivelon por la alinea stilo.

Aktualigi la tabelon de enhavo

Faru iun el la jenaj:

Difini indekson aŭ erojn de tabelo de enhavo

Ĝisdatigi, redakti kaj forigi indeksojn kaj tabelojn de enhavo

Formati indekson aŭ tabelon de enhavo

Redakti aŭ forigi indeksajn kaj tabelajn elementojn

Krei alfabetajn indeksojn

Propre difinitaj indeksoj

Krei bibliografion

Indeksoj kiuj kovras plurajn dokumentojn