Krei bibliografion

Bibliografio estas listo de verkoj referencitaj en dokumento.

Konservi bibliografian informon

LibreOffice konservas bibliografian informon en bibliografia datumbazo, aŭ en dokumento.

Por Konservi informon en la Bibliografia datumbazo

  1. Elektu je Iloj - Bibliografia datumbazo

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Rikordo.

  3. Tajpu nomon por la bibliografia elemento en la kadro Mallonga nomo , kaj enmetu pluan informon al la rikordo en la restantaj kadroj.

  4. Fermu la fenestron Bibliografia datumbazo.

Por konservi bibliografian informon en unuopa dokumento

  1. Alklaku en la dokumento kie aldoni la bibliografian eron.

  2. Choose Enmeti - Indeksoj kaj tabeloj - Bibliografia ero.

  3. Elektu je El dokumenta enhavo kaj alklaku je Nova.

  4. Tajpu nomon por la bibliografia elemento en la kadron Mallonga nomo .

  5. Elektu la fonton de publikaĵo por la rikordo en la kadro Tipo , kaj enmetu pluan informon en la restantajn kadrojn.

  6. Alklaku je Akcepti.

  7. En la dialogo Enmeti bibliografian elementon , alklaku je Enmeti, kaj tiam Fermi.

Note Icon

Kiam oni konservas dokumenton kiu enhavas bibliografiajn elementojn, la rilataj rikordoj aŭtomate konserviĝas en kaŝita kampo en la dokumento.


Enmeti biblografiajn erojn el la bibliografia datumbazo

  1. Alklaku en la dokumento kie aldoni la bibliografian eron.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Indeksoj kaj Tabeloj - Bibliografia ero.

  1. Elektu je El bibliografia datumbazo.

  2. Elektu la nomon de la enmetota bibliografia elemento en la kadro Mallonga nomo .

  3. Alklaku je Enmeti kaj al Fermi.