Alineaj krommarĝenoj

Note Icon

Por ŝanĝi la mezurunuojn, elektu je - LibreOffice-Verkilo - Ĝenerale, kaj elektu novan mezurunuon en la kampo Agordoj.


Eblas ŝanĝi la krommarĝenojn por la aktuala alineo, aŭ por ĉiuj elektitaj alineoj, aŭ por alinea stilo.

Tip Icon

Oni ankaŭ povas agordi krommarĝenojn per la mezurilo. Por vidigi la mezurilon, elektu menuerojn Vidigi - Mezurilo.


Krommarĝenoj kalkuliĝas rilate al la maldekstra kaj dekstra paĝaj marĝenoj. Se vi volas etendigu la alineojn en la paĝan marĝenon, entajpu negativan numeron.

La krommarĝenoj estas diferencaj pri al skriba direkto. Ekzemple, rigardu la valoron de krommarĝeno Antaŭteksta en dekstrenaj lingvoj. La maldekstra eĝo de la alineo havas krommarĝenon rilate al la maldekstra marĝeno de la paĝo. En maldekstrenaj lingvoj, la dekstra eĝo de la alineo havas krommarĝenon rilate al la dekstra marĝeno de la paĝo.

Por pendanta krommarĝeno, enigu pozitivan valoron por Antaŭ teksto kaj negativan valoron por Unua linio.

Formato - Alineo - Krommarĝenoj kaj interspacoj

Uzi mezuriloj

Ŝablonoj kaj stiloj