Preventi dividi specifajn vortojn
Se via teksto estas aŭtomate vortdividata kaj iuj vortdividoj aspektas malbelaj, aŭ se vi deziras ke specifaj vortoj neniam dividiĝi, vi povas malŝalti vortdividadon por tiuj vortoj.
-
Elektu menuerojn LibreOffice - PreferojIloj - Agordi - Lingvaj agordoj - Verkadhelpiloj
-
Elektu vortaron en la listo Propra vortaro, kaj alklaku je Redakti.
Se la listo estas vaka, alklaku je Nova por krei novan vortaron.
-
En la kadroVorto, tajpu la vorton ellasotan de vortdividado, kaj egalsignumon (=), ekzemple "ekologio=".
-
Alklaku je Nova, kaj alklaku je Fermi.
Por rapide ellasi vorton de vortdividado, elektu la vorton, elektu je Formato - Signo, alklaku la langeton Tiparo, kaj elektu je "Neniam" en la kadro Lingvo .
Iuj vortoj enhavas specialajn signojn kiujn LibreOffice traktas kiel streketon.Se vi deziras ke tiaj vortoj ne dividiĝu, vi povas enmeti specialan kodon kiu preventas vortdividon ĉe tiu pozicio kie la speciala kodo troviĝas. Faru jene:
-
Enŝaltu la specialajn funkciojn de lingvoj kun kompleksa teksta aranĝo (CTL): Elektu menuerojn kaj marku je Ŝaltita por kompleksa tekstaranĝo (CTL). Klaku al Akcepti.
-
Metu la kursoron tie, kie vortdivido ne okazu.
-
Elektu menuerojn
.Kiam la speciala kodo estas enmetita, vi povas denove malŝalti je CTL. Subteno por CTL necesas nur por enmeti la specialan kodon.