Kaŝi tekston

Oni povas uzi kampojn kaj sekciojn por kaŝi aŭ vidigi tekston en la dokumento se kondiĉo estas plenumita.

Antaŭ ol oni povas kaŝi tekston, necesas krei variablon uzotan en la kondiĉo por kaŝi la tekston.

Krei variablon

  1. Alklaku en la dokumento kaj elektu je Enmeti - Kampoj - Aliaj.

  2. Alklaku la langeton Variablojkaj alklaku je "Atribui Variablon" en la listo Tipo .

  3. Alklaku je "Ĝenerala" en la listo Formato.

  4. Tajpu nomon por la variablo en la kadron Nomo , ekzemple, Kaŝi.

  5. Enigu valoron por la variablo en la kadron Valoro, ekzemple, 1.

  6. Por kaŝi la variablon en la dokumento, elektu je Nevidebla.

  7. Alklaku ĉe Enmeti kaj Fermi.

Kaŝi tekston

  1. Alklaku en la dokumento kie aldoni la tekston.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Kampoj - Aliaj kaj alklaku la langeton Funkcioj.

  3. Alklaku je "Kaŝita teksto" en la listo Tipo .

  4. Enigu esprimon en la kadron Kondiĉo. Ekzemple, uzante la variablon antaŭe agortita de vi, enigu je Kaŝi==1.

  5. Tajpu la kaŝotan tekston en la kadro Kaŝita teksto.

  6. Alklaku ĉe Enmeti kaj Fermi.

Kaŝi alineon

  1. Alklaku en la alineo kie aldoni la tekston.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Kampoj - Aliaj kaj alklaku la langeton Funkcioj.

  3. Alklaku je "Kaŝita alineo" en la listo Tipo .

  4. Enigu esprimon en la kadron Kondiĉo. Ekzemple, uzante la variablon antaŭe agortita de vi, enigu je Kaŝi==1.

  5. Alklaku ĉe Enmeti kaj Fermi.

Note Icon

Necesas ŝalti ĉi tiun eblon, malkarkante la menueron Vidigi - Kaŝitaj alineoj. Kiam la butono estas markita, ne eblas kaŝi ajnan alineon.


Por kaŝi sekcion

  1. Elektu la tekston kaŝotan en la dokumento.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Sekcio.

  3. En la kampo Kaŝi, elektu je Kaŝi, kaj enigu esprimon en la kampon Kondiĉo. Ekzemple, uzante variablon kiun vi antaŭe agordis, enigu je Kaŝi==1.

  4. Alklaku je Enmeti.