Enmeti ĉapitran nomon kaj numeron en paĝokapon aŭ paĝopiedon.

Antaŭ ol oni povas enmeti ĉapitran informon en paĝokapon aŭ paĝopiedon, oni devas agordi la ĉapitran numeradon por la alinea stilo uzota por la ĉapitraj titoloj.

Por krei alinean stilon por ĉapitraj titoloj

  1. Elektu je Iloj - Ĉapitra numerado.

  2. En la kadro Stilo , elektu la alinean stilon uzotan por la ĉapitraj titoloj, ekzemple, "Kapo 1".

  3. Elektu la numeradan stilon por la ĉapitraj titoloj en la kadro Numero , ekzemple, "1,2,3...".

  4. Tajpu je "Ĉapitro" kaj spaceto en la kadro Antaŭ .

  5. Enigu spaceton en la kadro Post .

  6. Alklaku je Akcepti.

Enmeti ĉapitran nomon kaj numeron en paĝokapon aŭ paĝopiedon.

  1. Apliku la alinean stilon, kiun vi difinis por la ĉapitraj titoloj, al la ĉapitraj paĝokapoj en la dokumento.

  2. Elektu je Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - PaĝokapoEnmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo, kaj elektu la paĝan stilon, por la aktuala paĝo, el la submenuo.

  3. Alklaku en la paĝokapo aŭ paĝopiedo.

  4. Elektu je Enmeti - Kampoj - Aliaj, kaj alklaku la langeton Funkcioj.

  1. Alklaku je "Ĉapitro" en la listo Tipo kaj "Ĉapitra numero kaj nomo" en la listo Formato .

  2. Alklaku je Enmeti kaj al Fermi.

La paĝokapo en ĉiu paĝo kiu uzas la aktualan paĝan stilon aŭtomate vidigas la ĉapitran nomon kaj numeron.

Pri paĝokapoj kaj paĝopiedoj

Krei paĝan stilon bazitan sur la aktuala paĝo.

Difini malsamajn paĝokapojn kaj paĝopiedojn

Formati paĝokapojn aŭ paĝopiedojn