Difini malsamajn paĝokapojn kaj paĝopiedojn

Oni povas uzi malsamajn paĝokapojn kaj paĝopiedojn ĉe malsamaj paĝoj en dokumento, kondiĉe ke la paĝoj uzas malsamajn paĝajn stilojn. LibreOffice provizas kelkajn antaŭe difinitajn paĝajn stilojn, ekzempleUnua paĝo, Maldekstra paĝo kaj Dekstra paĝo, kaj oni povas krei propran paĝan stilon.

Vi povas ankaŭ uzi la spegulitan paĝaranĝon se vi volas enmeti paĝokapan stilon kiu havas malsamajn internan kaj eksteran marĝenojn. Por apliki tiun funkcion al paĝa stilo, elektu je Formato - Paĝo, alklaku la langeton Paĝo, kaj en la kampo Aranĝa agordaro, elektu je “Spegulita” en la kadro Paĝa aranĝo.

Ekzemple, oni povas uzi paĝajn stilojn por difini malsamajn paĝokapojn por paraj kaj malparaj paĝoj en dokumento.

  1. Malfermi novan tekstan dokumenton.

  2. Elektu menuerojn Vido - Stiloj kaj alklaku la bildsimbolon Paĝaj stiloj en la flanka breta deko Stiloj.

  3. Dekstre alklaku je "Dekstra paĝo" en la listo de paĝaj stiloj kaj elektu je Modifi.

  4. En la dialogo Paĝaj stiloj, alklaku la langeton Paĝokapo .

  5. Elektu Paĝokapo ek kaj alklaku la langeton Organizilo.

  6. En la kadro Sekva stilo , elektu je "Maldekstra paĝo".

  7. Alklaku je Akcepti.

  8. En la fenestro Stiloj, dekstre alklaku je "Maldekstra Paĝo" en la listo de paĝaj stiloj kaj elektu je Modifi.

  9. En la dialogo Paĝaj stiloj, alklaku la langeton Paĝokapo .

  10. Elektu Paĝokapo ek kaj alklaku la langeton Organizilo.

  11. En la kadro Sekva stilo , elektu je "Dekstra paĝo".

  12. Alklaku je Akcepti.

  13. Duoble alklaku je "Dekstra paĝo" en la listo de paĝaj stiloj por apliki la stilon al la aktuala paĝo.

  14. Enmetu tekston aŭ bildon en la paĝokapo por la stilo Maldekstra Paĝo. Aldoninte la sekvan paĝon al la dokumento, enmetu tekston aŭ bildon en la paĝokapon por la stilo Dekstra Paĝo.

Pri paĝokapoj kaj paĝopiedoj

Krei paĝan stilon bazitan sur la aktuala paĝo.

Enmeti ĉapitran nomon kaj numeron en paĝokapon aŭ paĝopiedon.

Formati paĝokapojn aŭ paĝopiedojn