Ĉefaj Dokumentoj kaj Subdokumentoj

Ĉefa dokumento ebligas administri grandajn dokumentojn, ekzemple libron kun multaj ĉapitroj. La ĉefa dokumento estas rigardebla kiel ujo por unuopaj dosieroj de LibreOffice Verkilo. La unuopaj dosieroj nomiĝas subdokumentoj.

Atributoj de ĉefaj dokumentoj

Note Icon

Kiam oni aldonas dokumenton al ĉefa dokumento aŭ kreas novan subdokumenton, ligilo kreiĝas en la ĉefa dokumento. Oni ne povas redakti la enhavon de subdokumento rekte en la ĉefa dokumento, sed oni povas uzi la Navigilon por malfermi subdokumenton por redakti.


Ekzemplo de la uzado de stiloj

Ĉefa dokumento master.odm konsistas el teksto kaj ligiloj al la subdokumentoj sub1.odt kaj sub2.odt. En ĉiu subdokumento, nova alinea stilo kun la sama nomo Stilo1 estas difinita kaj uzita, kaj la subdokumentoj estas konservitaj.

Kiam oni konservas ĉefan dokumenton, la stiloj de la subdokumentoj importiĝas en la ĉefan dokumenton. Unue, la nova stilo Stilo1 de la sub1.odt importiĝas. Sekve, la novaj stiloj de sub2.odt importiĝas, sed ĉar Stilo1 jam ĉeestas en la ĉefa dokumento, tiu stilo de sub2.odt ne importiĝos.

En la ĉefa dokumento oni nun vidas la novan stilon Stilo1 de la unua subdokumento. Ĉiuj Stilo1-alineoj en la ĉefa dokumento vidiĝos laŭ la atributoj de Stilo1 de la unua subdokumento. Tamen, la dua subdokumento mem ne ŝanĝiĝas. Oni vidas la alineojn de Stilo1 de la dua subdokumento kun aliaj atributoj, depende de ĉu oni malfermis la dokumenton sub2.odt sole, aŭ kiel parton de la ĉefa dokumento.

Tip Icon

Por eviti konfuzon, uzu la saman dokumentan ŝablonon por la ĉefa dokumento kaj ties subdokumentoj. Tio aŭtomate okazas kiam oni kreas la ĉefan dokumenton kaj ties subdokumentojn el ekzistanta dokumento kun titoloj, per la komando Dosiero - Sendo - Krei ĉefan dokumenton.