Krei ĉefan leteron

Por krei ĉefan leteron, oni bezonas tekstan dokumenton, kiu enhavas kampojn por la adresaj datumoj, kaj adresan datumbazon. Tiam oni kombinu aŭ kunfandu la adresajn datumojn kaj la tekstan dokumenton por aŭ presi leterojn aŭ sendi ilin per retpoŝto.

Note Icon

Se la dokumento havas HTML-formaton, enkorpigitaj aŭ ligitaj bildoj ne sendiĝos kun la retpoŝto.


La Asistanto Porpoŝta Kunfandado helpas krei ĉefajn leterojn.

Por krei ĉefan leteron

  1. Elektu menuerojn Iloj - Asistanto Porpoŝta Kunfandado.

    Oni vidas la dialogon Asistanto Porpoŝta Kunfandado. Jen ekzemplo de iu el multaj eblaj metodoj navigi la paĝojn de la asistanto:

  2. Elektu menuerojn Komenci per ŝablono, kaj alklaku la butonon Foliumi.

    Vi vidas la dialogon Nova.

  3. Elektu je Komerca korespondado en la maldekstra listo, kaj Moderna komerca letero en la dekstra listo. Klaku al Akcepti por fermi la Ŝablono-dialogon, kaj klaku al Sekva en la asistanto.

  4. Elektu je Letero kaj klaku al Sekva.

  5. En la sekva paŝo de la Asistanto, alklaku la butonon Elekti liston de adresoj por kontroli ke vi uzas la ĝustan liston de adresoj. Se vi volas uzi blokon de adresoj, elektu adresblokan tipon, kongruigu la datumajn kampojn se necese, kaj klaku al Sekva.

  6. Tiam sekvas la paŝo Krei saluton. Malmarku la kadron Enmeti propran saluton. ĈeGenerala saluto, elektu la saluton por la supro de ĉiuj leteroj.

  7. Se vi volas meti kampojn de porretpoŝta kunfandado ien alien en la dokumento, elektu la rilatan kolumnon en via adresdatuman fonton kaj ŝovu kaj demetu la kolumnan kapon en la dokumenton kien ĝi estu. Certigu ke vi elektas la tutan kolumnon.

  8. Klaku al Sekva kaj fine al Fini por krei la porretpoŝtan kunfandaĵon.

Pri kampoj

Registering an Address Book

Database Overview