Interspacoj inter piednotoj

Se oni volas pligrandigi la spacon inter piednotaj aŭ finnotaj tekstoj, oni povas aldoni supran aŭ malsupran borderon al la rilata alinea stilo.

  1. Alklaku en piednoto aŭ finnoto.

  2. Elektu Vido - Stiloj

  3. Dekstre alklaku la alinean stilon ŝanĝotan, ekzemple, "Piednoto", kaj elektu je Modifi.

  4. Alklaku la langeton Borderoj.

  5. En la kampo Apriora , alklaku la bildsimbolon Agordi nur suprajn kaj malsuprajn borderojn.

  6. En la kampo Linio, alklaku en la listo Stilo .

  7. Elektu je "Blanka" en la kadro Koloro . Se la fono de la paĝo ne estas blanka, elektu la koloron kiu plej bone kongruas al la fona koloro.

  8. En la zono Spaco al enhavo, malmarku la markobutonon Sinkronigi.

  9. Enigu la valoron en la kadroj Supro kaj Malsupro .

  10. Alklaku je Akcepti.

Enmeti kaj redakti piednotojn aŭ finnotojn

Formato - Alineo - Borderoj