Anstataŭigi en Verkilo

En tekstaj dokumentoj oni povas serĉi vortojn, formatojn, stilojn, kaj plu. Oni povas navigi de unu rezulto al sekva, aŭ emfazi ĉiujn rezultojn samtempe, kaj apliki alian formaton aŭ anstataŭigi vortojn per alia teksto.

La dialogo Serĉi kaj anstataŭigi

Por serĉi tekston tra la tuta dokumento, malfermu la dialogon Serĉi kaj anstataŭigi, sen aktiva elektaĵo. Por serĉi nur parton de la dokumento, unue elektu tiun parton de la teksto, kaj malfermu la dialogon Serĉi kaj anstataŭigi.

Serĉi tekston

  1. Elektu menuerojn Redakti - Anstataŭigi por malfermi la dialogon Serĉi kaj anstataŭigi.

  2. Entajpu la serĉotan tekston en la teksta kadro Serĉi.

  3. Aŭ alklaku al Serĉi sekvanSerĉi ĉiujn.

Kiam oni klakas al Serĉi sekvan, Verkilo vidigos la sekvan teskton kiu egalas al la enigo. Oni povas rigardi kaj redakti la tekston, tiam denove klaku al Serĉi sekvan por iri al la sekva sama teksto.

Se oni fermas la dialogon, oni povas premi la klavan kombinaĵon (Ctrl+Shift+S) por serĉi la sekvan tekston, sen malfermi la dialogon.

Aŭ, oni povas uzi la bildsimbolojn ĉe la malsupra dekstro de la dokumento por navigi al la sekva teksto aŭ al iu alia objekto en la dokumento.

Kiam vi alklakas al Serĉi ĉiujn, Verkilo elektas la tutan tekston kiu egalas al via enigo. Nun vi povas ekzemple agordi ĉiujn trovitajn tekstojn al grasa, aŭ apliki signan stilon al ĉiuj samtempe.

Por anstataŭgigi tekston

Note Icon

Male al serĉi tekston, anstataŭigi tekston ne estas limigebla al la aktuala elektaĵo.


  1. Elektu Redakti - Anstataŭigi por malfermi la dialogon Anstataŭigi.

  2. Entajpu la serĉotan tekston en la teksta kadro Serĉi.

  3. Tajpu la tekston kiu anstataŭigu la trovitan tekston en la kadro Anstataŭigi per.

  4. Aŭ alklaku je AnstataŭigiAnstataŭigi ĉiujn.

Kiam oni klakas al Anstataŭigi, Verkilo serĉos la tutan dokumenton por la teksto en la kadro Serĉi, komencante ĉe la aktuala kursora pozicio. Kiam Verkilo trovas tekston, ĝi emfazas la tekston kaj atendas agon de uzanto. Alklaku al Anstataŭigi por anstataŭigi la emfazitan tekston en la dokumento per la teksto en la teksta kadro Anstataŭigi. Alklaku al Serĉi sekvan por iri al la sekva trovita teksto sen anstataŭigi la aktualan elektaĵon.

Kiam oni alklakas Anstataŭigi ĉiujn, Verkilo anstataŭigas ĉiujn tekstojn kiuj kongruas al la enigo.

Por serĉi stilojn

Oni volas trovi ĉiujn tekstojn en dokumento al kiu specifa Alinea Stilo estas atribuita, ekzemple la stilo "Titolo 2".

  1. Elektu Redakti - Anstataŭigi por malfermi la dialogon Anstataŭigi.

  2. Alklaku je Pliaj agordoj por pligrandigi la dialogon.

  3. Marku je Alineaj stilojn.
    La teksta kadro Serĉi nun estas listilo, kie vi povas elekti iun el la Alineaj stiloj aplikitaj en la aktuala dokumento.

  4. Elektu la serĉotan stilon, tiam alklaku al Serĉi sekvanSerĉi ĉiujn.

Por serĉi formatojn

Oni volas trovi ĉiujn tekstojn en dokumento al kiu specifa rekta signa formato estu atribuita.

Note Icon

Serĉi formatojn trovos nur rektajn signajn atributojn; ĝi ne trovos atributojn aplikitajn kiel parton de stilo.


  1. Elektu Redakti - Anstataŭigi por malfermi la dialogon Anstataŭigi.

  2. Alklaku je Pliaj agordoj por pligrandigi la dialogon.

  3. Alklaku la butonon Formato.

  1. Alklaku al Serĉi sekvanSerĉi ĉiujn.

Pliaj agordaĵoj

Serĉi similecon povas trovi tekston kiu estas preskaŭ sama al la serĉata teksto. Oni povas agordi la nombron da signoj kiuj rajtas malsami.

Marku la eblon Similece serĉi kaj malnepre la butonon Similecoj por ŝanĝi la agordojn. (Agordi ĉiujn tri numerojn al 1 bone funkcias ĉe esperanta teksto.)

Tip Icon

Kiam vi estas aktiviginta subtenon por Aziaj lingvoj sub - Lingvaj agordoj - Lingvoj, la dialogo Serĉi kaj anstataŭigi prezentas agordojn por serĉi azilingvan tekston.


La Navigilo

La Navigilo estas la ĉefa ilo por serĉi kaj elekti objektojn. Oni povas ankaŭ uzi la Navigilon por movi kaj aranĝi ĉapitrojn, kunmetante resumon de la dokumento.

Elektu menuerojn Vido - Navigilo for malfermi la fenestron de la Navigilo.

Uzu la Navigilon por enmeti objektojn, ligilojn kaj referencojn en la sama dokumento aŭ de aliaj malfermaj dokumentoj. Rigardu la manlibron Navigilo por plua informo.

Alklaku la bildsimbolon kun la blua cirklo ĉe la malsupra dekstra parto de la dokumento por malfermi la malgrandan fenestron Navigilo.

Uzu la malgrandan Navigilo-fenestron por rapide salti al la sekva objekto aŭ por trovi la sekvan tekston en via dokumento.