Enmeti fiksitan aŭ variablan datan kampon

Oni povas enmeti la aktualan daton kiel kampon kiu ĝisdatiĝas ĉiufoje kiam oni malfermas la dokumenton, aŭ kiel kampon kiu ne ĝisdatiĝas.

  1. Elektu menuerojn Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj kaj alklaku la langeton Dokumento.

  2. Alklaku je “Dato” en la listo Tipo kaj faru iun el la jenaj:

    Por enmeti la daton kiel kampon kiu aktualiĝas ĉiun fojon kiam vi malfermas la dokumenton, alklaku je ”Dato” en la listo Elekti.

    Por enmeti la daton kiel kampon kiu ne aktualiĝas, alklaku je ”Dato (fiksita)” en la listo Elekti.

Pri kampoj

Informpeti pri propraj datumoj en kampoj aŭ kondiĉoj

Aldoni enigajn kampojn