Pri kampoj
Kampoj uziĝas por datumoj kiuj ŝanĝiĝas en dokumento, kiel la aktuala dato aŭ la nombro da paĝoj en dokumento.
Vidi kampojn
Kampoj konsistas el kampa nomo kaj la kampa enhavo. Por ŝalti la kampan vidigon inter la kampa nomo kaj la enhavo, elektu menuerojn Vido - Kampaj nomoj.
Por vidigi aŭ kaŝi kampan emfazon en dokumento, elektu menuerojn Vidigi - Kampoj reliefigitaj. Por porĉiame malŝalti tiun eblon, elektu menuerojn LibreOffice - PreferojIloj - Agordaro - LibreOffice - Aplikaĵaj koloroj, kaj malmarku la butonon antaŭ Kampoj reliefigitaj.
Por ŝanĝi la koloron de kampa kolorheleco, elektu menuerojn LibreOffice – PreferojIloj – Agordaĵoj - , trovu la agordon , kaj elektu alian koloron en la kadro .
Kampaj atributoj
Plejaj kampaj tipoj en dokumento, inkluzive datumbazajn kampojn, konservas kaj vidigas variablajn valorojn.
La jenaj kampaj tipoj rulas agon kiam oni alklakas la kampon:
Kampa tipo |
Atributo |
Lokokupilo |
Malfermas dialogon por enmeti la objekton rilatan al la lokokupilo, escepte tekstajn lokokupilojn. Por tekstaj lokokupiloj, klaku al la lokokupilo kaj tajpu sur ĝi. |
Enmeti referencon |
Movas la musosagon al la referenco. |
Ruli makroon |
Rulas makroon. |
Eniga kampo |
Malfermas dialogon por redakti la enhavon de la kampo. |
Ĝisdatigi kampojn
Por ĝisdatigi ĉiujn kampojn en dokumento, premu je F9, aŭ elektu menuerojn Redakti - Elekti ĉiujn, kaj tiam premu je F9.
Por ĝisdatigi kampon enmetita el datumbazo, elektu la kampon, kaj premu je F9.
Lokokupiloj ne ĝisdatiĝos.