Kondiĉa teksto

Oni povas agordi kampojn en la dokumento kiuj vidigas tekston kiam plenumiĝas kondiĉo difinita de uzanto. Ekzemple, oni povas difini la kondiĉan tekston vidigotan en serio da memorigaj leteroj.

Agordi kondiĉan tekston en ĉi tiu ekzemplo estas duparta procedo. Unue kreu variablon, kaj tiam kreu la kondiĉon.

Por agordi kondiĉan variablon

La unua parto de la ekzemplo estas difini variablon por la kondiĉa ordono.

  1. Elektu je Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj, kaj alklaku la langeton Variabloj.

  2. Alklaku al "Agordi variablon" en la listo Tipo .

  3. Tajpu nomon por la variablo en la kadro Nomo ekzemple Memorigo.

  4. Alklaku al "Teksto" en la listo Formato.

  5. Enigu je 1 en la kadro Valoro, kaj alklaku je Enmeti.
    . La listo Formato nun vidigas formaton "Ĝenerala".

Por difini Kondiĉon kaj la Kondiĉan tekston

La dua parto de la ekzemplo estas difini la kondiĉon plenumotan, kaj enmeti lokokupilon por vidigi kie estos la kondiĉa teksto en la dokumento.

  1. Metu la kursoron kie enmeti la kondiĉan tekston en la teksto.

  2. Elektu je Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj, kaj alklaku la langeton Funkcioj.

  3. Alklaku al “Kondiĉa teksto” en la listo Tipo.

  4. Tajpu je Memorigo EQ "3" en la kadro Kondiĉo. Alivorte, la kondiĉa teksto vidiĝos kiam la variablo, en la kampo difinita de vi en la unua parto de ĉi tiu ekzemplo, egalas al tri.

    La citiloj enfermantaj la ciferon "3" montras ke la variablo difinita de vi, en la unua parto de la ekzemplo, estas teksta ĉeno.

  1. Tajpu la tekston vidigotan kiam la kondiĉo plenumiĝis en la kadroTiam. La longo de la teksto enmetebla estas praktike senlima. Oni povas alglui alineon en ĉi tiun kadron.

  2. Alklaku je Enmeti, kaj alklaku je Fermi.

Por vidigi la Kondiĉan tekston

En ĉi tiu ekzemplo, la kondiĉa teksto vidiĝas kiam la valoro de la kondiĉa variablo egalas al 3.

  1. Metu la kursoron antaŭ la kampo kiun vi difinis en la unua parto de ĉi tiu ekzemplo, kaj elektu menuerojn Redakti - Kampoj.

  2. Anstataŭigu la numeron en la kadro Valoro per 3, kaj tiam alklaku je Fermi.

  3. Se lakampo ne aŭtomate ĝisdatiĝas, premu je F9.