Aldoni ĉapitrajn numerojn al titoloj
Oni povas enmeti ĉapitrajn nombrojn en apudskribojn.
Certiĝu ke la teksto en la dokumento estas organizita laŭ ĉapitroj, kaj ke la ĉapitraj titoloj kaj, se volate, la sekciaj titoloj, uzas iun el la antaŭe difinitaj alineaj stiloj. Necesas atribui nombran stilon al la titolaj alineaj stiloj.
-
Elektu la eron en kiun enmeti apudskribon.
-
Elektu menuerojn Enmeti - Apudskribo.
-
Elektu apudskriban titolon el la kadro
, kaj elektu numeradan stilon el la kadro .
Vi ankaŭ povas enigi apudskriban tekston en ĉi tiu dialogo. Se vi volas, enigu tekston en la kadro . -
Alklaku je Agordaĵoj.
-
En la kadro
, elektu la nombron da titolaj niveloj inkludi en la numero de la ĉapitro. -
Tajpu la signon kiu apartigu la ĉapitra(j)n numero(j)n dis de la apudskriba numero en la kadro
, kaj tiam klaku al . -
En la dialogo Apudskribo, alklaku je Akcepti.
LibreOffice povas aŭtomate aldoni apudskribon kiam oni enmetas objekton, bildon, aŭ tabelon. Elektu menuerojn LibreOffice - PreferojIloj - Agordaro- LibreOffice Verkilo - Aŭtomata apudskribo.