Uzi apudskribojn

En tekstaj dokumentoj, oni povas enmeti sinsekve numeritajn titolojn al bildoj, tabeloj, kadroj, kaj desegnaĵoj.

Oni povas redakti la tekston kaj la nombrajn ampleksojn por diverstipaj titoloj.

Note Icon

Kiam oni aldonas apudskribon al bildo aŭ al objekto, la objekto kaj la apudskriba teksto lokiĝos kune en nova kadro. Kiam oni aldonas apudskribon al tabelo, la apudskriba teksto enmetiĝos kiel alineo apud la tabelo. Kiam oni aldonas apudskribon al kadro, la apudskriba teksto aldoniĝos al la teksto en la kadro, aŭ antaŭ aŭ post la ekzistanta teksto.


Tip Icon

Por movi kaj la objekton kaj la apudskribon, ŝovu la kadron kiu enhavas tiujn. Por ĝisdatigi la titolan nombradon post movi la kadron, premu je F9.


Por agordi apudskribon faru jene:

  1. Elektu la eron en kiun enmeti apudskribon.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Apudskribo.

  3. Elektu la eblojn deziratajn, kaj alklaku al Akcepti. Se vi deziras, vi povas ankaŭ enigi alian tekston en la kadron Kategorio, ekzemple Bildo.

Note Icon

Oni povas redakti apudskriban tekston rekte en la dokumenton.


Apudskribo formatiĝas laŭ la alinea stilo kiu kongruas kun la nomo de la apudskriba kategorio. Ekzemple, se vi enmetas apudskribon "Tabelo", la alinea stilo "Tabelo" aplikiĝas al la apudskriba teksto.

Tip Icon

LibreOffice povas aŭtomate aldoni apudskribon kiam oni enmetas objekton, bildon, kadron, aŭ tabelon. Elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Aŭtomata apudskribo.


Aldoni ĉapitrajn numerojn al titoloj

Numerado kaj Numeradaj stiloj

Aldonado de buloj

Aldoni Numeradon

Turning off Bullets and Numbering for Individual Paragraphs

Kombini numerajn listojn

Difini numerajn ampleksojn