Borderoj difinitaj de uzanto en tekstaj dokumentoj

Oni povas apliki diversajn ĉelajn borderojn al elektitaj ĉeloj en tabelo de Verkilo kaj al la tuta tabelo. Aliaj objektoj en tekstaj dokumentoj ankaŭ povas havi borderojn difinitajn de uzanto. Ekzemple, oni povas asocii borderojn al paĝa stilo, al kadro, kaj al bildoj aŭ diagramoj.

  1. Elektu la ĉelon, aŭ blokon da ĉeloj, en tabelo de Verkilo.

  2. Elektu menuerojn Tabelo - Atributoj.

  3. En la dialogo, alklaku langeton Borderoj.

  4. Elektu la borderajn agordojn aplikotajn kaj alklaku je Akcepti.

La agordoj en la areo Linia aranĝo estas uzeblaj por apliki plurajn borderajn stilojn.

Elekti ĉelojn

Depende de la elektaĵo de ĉeloj, la areo aspektas malsama.

Elektaĵo

Liniaranĝa areo

Unu ĉelo elektita en tabelo de pli ol unu ĉelo, aŭ kursoro en tabelo sen elektita ĉelo

unuĉela bordero

Unuĉela tabelo, la ĉelo estas elektita

unu elektita ĉela bordero

Ĉeloj en kolumno elektita

kolumna elektita bordero

Ĉeloj en vico elektita

vica elektita bordero

Tuta tabelo de 2x2 aŭ pliaj ĉeloj elektitaj

bloka elektita bordero


Apriora agordaro

Alklaku iun el la bildsimboloj Aprioraj por agordi aŭ reagordi plurajn borderojn.

Ekzemploj

Elektu blokon da ĉirkaŭ 8x8 ĉeloj, kaj elektu menuerojn Formato - Ĉeloj - Borderoj.

aprioraj bildsimboloj por borderoj

Nun vi povas daŭrigi por vidi kiujn liniojn la aliaj bildsimboloj agordos aŭ forigos.

Agordaĵoj difinitaj de uzanto

En la areo Difinita de uzanto, oni povas alklaki por unuope agordi aŭ forigi liniojn.

Ripete alklaku eĝon aŭ angulon por baskuli tra la tri malsamaj statoj.

Tipoj de linio

Bildo

Signifo

Nigra linio

solida linio por bordero

Nigra linio agordas la rilatan linion de la elektitaj ĉeloj. La linio vidiĝas kiel punkta linio kiam oni elektas la linian stilon 0,05 pt. Duoblaj linioj vidiĝas kiam oni elektas duoblalinian stilon.

Griza linio

griza linio por bordero

Griza linio vidiĝas kiam la rilata linio de la elektitaj ĉeloj restos senŝanĝa. Ne agordos aŭ forigos linion ĉe tiu pozicio.

Blanka linio

blanka linio por bordero

Blanka linio vidiĝas kiam la rilata linio de la elektitaj ĉeloj foriĝos.


Ekzemploj

  1. Elektu unu ĉelon en tabelo de Verkilo, tiam elektu menuerojn Tabelo - Atributoj - Borderoj.

  2. Elektu diklinian stilon.

  3. Por agordi pli malaltan borderon, ripete alklaku la suban eĝon ĝis kiam vi vidas dikan linion.

agordi dikan malaltan borderon

Note Icon

Ĉiuj ĉeloj en tabelo de Verkilo apriore havas almenaŭ maldekstran kaj suban linion. Plejaj ĉeloj ĉe la tabela eĝo apriore havas pliajn liniojn aplikitajn.


Warning Icon

Forigos el la ĉelo ĉiujn liniojn kiuj estas blankaj en la antaŭvido.


Agordi borderojn por signoj

Agordi borderojn por paĝoj

Agordi borderojn por alineoj