Agordi borderojn por paĝoj

Warning Icon

En Verkilo, vi agordas borderojn por paĝaj stiloj, ne por unuopaj paĝoj. Ĉiuj ŝanĝoj al borderoj aplikiĝos al ĉiuj paĝoj kiuj uzas la saman paĝan stilon. Notu ke ne eblas malfari la paĝan stilon per la funkcio Malfari en LibreOffice.


Por agordi antaŭdifinitan borderan stilon

  1. Elektu menuerojn Formato - Paĝo - Borderoj.

  2. Elektu iun el la aprioraj borderaj stiloj en la zono Apriora.

  3. Elektu linian stilon, larĝon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la zono Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.

  4. Elektu la distancon inter la borderaj linioj kaj la paĝa enhavo en la zono Interspacoj apud enhavo. Vi povas ŝanĝi nur distancojn al eĝoj kiuj havas agorditan borderan linion.

  5. Alklaku je Akcepti por apliki la ŝanĝojn.

Por agordi propran borderan stilon

  1. Elektu menuerojn Formato - Paĝo - Borderoj.

  2. En la zono Propre difinita elektu la eĝo(j)n kiu aperu en ofta aranĝo. Alklaku eĝon en la antaŭvido por baskuli la elekton de eĝo.

  3. Elektu linian stilon, larĝon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la zono Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.

  4. Ripetu la lastajn du paŝojn por ĉiu bordera eĝo.

  5. Elektu la distancon inter la borderaj linioj kaj la paĝa enhavo en la zono Interspacoj apud enhavo. Vi povas ŝanĝi nur distancojn al eĝoj kiuj havas agorditan borderan linion.

  6. Alklaku je Akcepti por apliki la ŝanĝojn.