Difini borderojn por objektoj
En Verkilo, oni povas difini borderojn ĉirkaŭ OLE-objektoj, kromaĵoj, diagramoj, bildoj kaj kadroj. La nomo de la menuo uzota dependas de la elektita objekto.
Por agordi antaŭdifinitan borderan stilon
-
Elektu la objekton kies bordero estas difinota.
-
Alklaku la bildsimbolon Borderoj en la ilbreto OLE-objekto aŭ ilbreto Kadro por malfermi la fenestron Borderoj.
-
Alklaku iun el la antaŭe difinitaj borderaj stiloj. Tio anstataŭigos la aktualan borderan stilon de la objekto per la elektita stilo.
Por agordi propran borderan stilon
-
Elekti la tabelajn ĉelojn ŝanĝotajn.
-
Elektu menuerojn
.
Anstataŭigu (nomon de objekto) per la nomo de la objekto kiun vi elektis. -
En la zono Propre difinita elektu la eĝo(j)n kiu aperu en ofta aranĝo. Alklaku eĝon en la antaŭvido por baskuli la elekton de eĝo.
-
Elektu linian stilon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la zono Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.
-
Ripetu la lastajn du paŝojn por ĉiu bordera eĝo.
-
Elektu la distancon inter la borderaj linioj kaj la paĝa enhavo en la areo Interspacoj apud enhavo.
-
Alklaku je Akcepti por apliki la ŝanĝojn.