Uzi AŭtomataTekston

Per LibreOffice-Verkilo, oni povas konservi tekston - ankaŭ kun bildoj, tabeloj, kaj kampoj - kiel Aŭtomatan Tekston, por ke oni povu poste rapide enmeti tiun tekston. Oni povas ankaŭ konservi formatitan tekston.

Por krei AŭtomataTeksto-elementon

  1. Elektu la tekston, tekston kun bildoj, tabelo aŭ kampo, konservotan kiel Aŭtomatan Teksteron. Eblas konservi bildon nur se ĝi estas ankrita kiel signo kaj antaŭas ĝin almenaŭ unu teksta signo.

  2. Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomate kontroli literumadon.

  3. Elektu la kategorion kie konservi la Aŭtomatan Tekston.

  4. Tajpu nomon pli longan ol kvar signoj. Tio ebligas uzi la agordon de Aŭtomata teksto Vidigi reston de nomo kiel proponon dum tajpado. Se vi volas, vi povas ŝanĝi la proponitan fulmoklavon.

  5. Alklaku la butonon AŭtomataTeksto, kaj tiam elektu je Nova.

  6. Alklaku la butonon Fermi.

Por krei AŭtomataTeksto-elementon

  1. Alklaku en la dokumento tie, kie vi volas enmeti Aŭtomatan Teksteron.

  2. Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomate kontroli literumadon.

  3. Elektu la AŭtomataTekston enigotan, kaj tiam alklaku je Enmeti.

Vi ankaŭ povas tajpi la fulmoklavon por AŭtomataTeksto-elemento, kaj tiam premi je F3, aŭ alklaki la sagan klavon apud la bildsimboloAŭtomata teksto en la breto Enmeti, kaj tiam elekti elementon Aŭtomata teksto.

Tip Icon

Por rapide enmeti LibreOffice-formulon, tajpu je fn, kaj tiam premu je F3. Se vi enmetas pli ol nun formulon, la formuloj estos sinsekve numeritaj. Por enmeti lokokupan tekston, tajpu je dt, kaj tiam premu je F3.


Por presi liston de Aŭtomataj Teksteroj

  1. Elektu menuerojn Iloj - Makrooj - Organizi Makroojn - LibreOffice Basic.

  2. En la Makroo el regilo de la arbo, duoble alklaku je "LibreOffice Makrooj - Ruzoj - Aŭtomata teksto".

  3. Elektu je "Ĉefa" en la listo Ekzistantaj makrooj en: Aŭtomata teksto kaj tiam alklaku je Ruli. Listo de la aktualaj Aŭtomataj Teksteroj generiĝos en aparta teksta dokumento.

  4. Elektu menuerojn Dosiero - Presi.

Uzi AŭtomataTekston en retaj instalaĵoj

Oni povas konservi AŭtomataTeksterojn en diversaj dosierujoj en reto.

Ekzemple, oni povas konservi "nurlegajn" AŭtomataTeksterojn por via kompanio en centra servilo, kaj proprajn AŭtomataTeksterojn en loka dosierujo.

La vojprefiksoj por la dosierujoj de AŭtomatTesto estas redakteblaj en la agordaro.

Du dosieroj estas listigitaj ĉi tie. La unua estas en la servila instalaĵo kaj la dua estas en propra dosierujo. Se estas du AŭtomataTeksteroj kun la sama nomo en ambaŭ dosierujoj, la ero el la propra dosierujo uziĝos.