Malŝalti aŭtomate korekti

Apriore, LibreOffice aŭtomate korektas multajn oftajn tajperarojn kaj formatas dum oni tajpas.

Por forigi vorton el la listo Aŭtomate korekti

  1. Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomate korekti - Agordoj por aŭtomate korekti.

  2. Alklaku la langeton Anstataŭigi.

  3. En la listo Aŭtomate korekti, elektu la vortparon forigotan.

  4. Alklaku Forviŝi.

Por ĉesi anstataŭigi citilojn

  1. Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomate korekti - Agordoj por aŭtomate korekti.

  2. Alklaku la langeton Specialaj citiloj

  3. Malmarku la butonon "Anstataŭigi".

Por ĉesi majuskligi la unuan literon de frazo

  1. Elektu menuerojn Iloj - Agordoj por aŭtomate korekti.

  2. Alklaku la langeton Agordaro.

  3. Malmarku la butonon "Majuskligi la unuan literon de ĉiu frazo".

Por ĉesi desegni linion kiam vi tajpas tri identajn signojn

LibreOffice aŭtomate desegnas linion kiam oni tajpas tri samajn signojn kaj premas al Enter: - _ = * ~ #

  1. Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomate korekti - Agordoj por aŭtomate korekti.

  2. Alklaku la langeton Agordaro.

  3. Malmarku la butonon "Apliki borderon".

Uzi AŭtomataTekston

Drawing Lines in Text

Ŝalti/malŝalti rekonon de numeroj en tabeloj