Krei numeritajn aŭ bulajn listojn dum tajpado

LibreOffice povas aŭtomate apliki numeradon aŭ bulojn dum oni tajpas.

Por ŝalti aŭtomatan nombradon aŭ bulojn

  1. Elektu menuerojn Iloj - Aŭtomate korekti - Agordoj por aŭtomate korekti, alklaku la langeton Agordaro, kaj elektu je “Bulaj kaj nombritaj listoj. Bula signo: *”.

  2. Elektu je Iloj - Aŭtomate Korekti, kaj certigu ke Dum tajpado estas elektita.

Tip Icon

La eblo aŭtomata numerado aplikiĝas nur al alineoj kiuj estas formatitaj per la alinea stilo "Apriora","Teksta korpo", aŭ "Tekstkorpa krommarĝeno".


Por krei numeritan aŭ bulan liston dum tajpado

  1. Tajpu 1., i., aŭ I. por komencigi nombran liston. Tajpu * aŭ - por komencigi bulan liston. Oni povas ankaŭ tajpi dekstran parentezon post la numero anstataŭ punkton, ekzemple, 1) aŭ i).

  2. Tajpu spaceton, tajpu tekston, kaj premu je Enter. La nova alineo aŭtomate ricevos la tekstan nombron aŭ bulon.

  3. Premu je Enter denove por fini la liston.

Note Icon

Oni povas komencigi liston per ajna numero.


Numerado kaj Numeradaj stiloj

Formato - Buloj kaj numerado