Aranĝi ĉapitrojn per la Navigilo
Oni povas movi titolojn kaj subrangan tekston supren kaj malsupren en dokumenta teksto uzante la Navigilon. Oni povas ankaŭ pligravigi kaj malpligravigi titolajn nivelojn. Por uzi tiun eblon, formatu la titolojn en la dokumento per unu el la antaŭe difinitaj titolaj alineaj stiloj. Por uzi propran alinean stilon por titolo, elektu menuerojn Iloj - Ĉapitra numerado, elektu la stilon en la kadro Alinea stilo, kaj tiam duoble alklaku numeron en la listo Niveloj.
Por rapide movi la tekstan kursoron al titolo en la dokumento, duoble alklaku la titolon en la listo Navigilo
Por endokigi la Navigilon, ŝovu la titolan breton al la rando de la laborspaco. Por eldokigi la Navigilon, duoble alklaku ĝian kadron samtempe tenante la klavon KomandoStir.
Por movi titolon supren aŭ malsupren en la dokumento.
Certigu ke ĉiuj niveloj estas vidigitaj en Navigilo. Apriore ĉiuj niveloj estas vidigendaj. Legu la jenajn paŝojn por kiel ŝanĝi la titolajn nivelojn vidigotajn.
-
En la Ordinara breto, alklaku la bildsimbolon Navigilo por malfermi Navigilon.
-
En Navigilo, alklaku la bildsimbolon Enhava vido.
-
Faru iun el la jenaj:
-
Ŝovu titolon al nova loko en la listo Navigilo.
-
Alklaku titolon en la listo Navigilo, kaj alklaku la bildsimbolon Movi Ĉapitron Supren aŭ Movi Ĉapitron Malsupren .
Por movi la titolon sen la subranga teksto, tenu je KomandoStir dum vi ŝovas aŭ alklaku la bildsimbolon Pligravigi ĉapitron aŭ Malpligravigi ĉapitron.
Por pligravigi aŭ malpligravigi la nivelon de titolo
-
Elektu la titolon en la listo en Navigilo.
-
Alklaku la bildsimbolon Unu Nivelon Supren aŭ bildsimbolon Unu Nivelon Malsupren .
Por ŝanĝi la nombron da titolaj niveloj vidigotaj
Alklaku la bildsimbolon Titolaj niveloj vidigotaj , kaj elektu numeron el la listo.