Lokado de objektoj

Oni povas uzi ankron por loki objekton, bildon, aŭ kadron en dokumento. Ankrita objekto restas en loko, aŭ moviĝas kiam oni modifas la dokumenton. La jenaj ankradaj agordoj disponeblas:

Ankrado

Efekto

Kiel signo

Ankras la elektitan eron kiel signon en la aktuala teksto.Se la alto de la elektita ero estas pli granda ol la alto de la aktuala tiparo, pligrandigas la alton de la linio kiu enhavas la eron.

Por centrigi bildon en HTML-paĝo, enmetu la bildon, ankru ĝin "kiel signon", tiam centrigu la alineon.

Al signo

Ankras la elektitan eron al signo.

Al la alineo

Ankras la elektitan eron al la aktuala alineo.

Al la paĝo

Ankras la elektitan eron al la aktuala paĝo.

Al kadro

Ankras la elektitan eron al la ĉirkaŭa kadro.


Kiam vi enmetas objekton, grafikaĵon, aŭ kadron, aperas ankra bildsimbolo kie la elemento ankras. Vi povas lokigi akritan eron ŝovante la elementon al alia loko. Por ŝanĝi la ankrajn agordojn de elemento, dekstre alklaku la elementon, kaj elektu eblon el la submenuo Ankro .