Dokumenta klasifiko
Dokumentaj klasifiko kaj sekureco estas gravaj por komercoj kaj por registaroj.
Informo transiras inter uzantoj kaj organizaĵoj kiuj kunlaboras por specifa komerca celo. Kie konfidenca informo estas traktata, oni supozas ke la grupoj jam konsentis pri kia informo estas konfidenca kaj kiel identigi kaj trakti tian informon. Iu ricevanto de rimedo dependas ke la informanto sekvu la konsentitan proceduron por identigi la konfidencon de la informo.
LibreOffice provizas norman rimedon por esprimi tian konfidencan informon kaj uzi ĝin inter grupoj se kunfunkciantaj sistemoj estas starigitaj. Ĝi provizas aron da normaj "kampoj" uzeblaj por teni konfidencan informon. Ĝi ne provas difini tion kiu povas esti en tiaj kampoj. Tiu metodo estas pli bona ol la sola alia alternativo nun ekzistanta, kiu estas ke la provizanto uzu arbitran metodon esprimi konfidencon kiu eble ne konvenas al la ricevanto.
Kvankam ĉi tiu normo estas verkita cele al utiligo en ajna fako, LibreOffice retenis la nomenklaturon kaj kategoriojn de la aerospaca kaj milita industrioj, kie konfidecan markadon instigas politikoj pri nacia sekureco, eksportado kaj intelekta proprieteco.
LibreOffice realigis la liberajn normojn verkitajn de TSCP (Transglobal Secure Collaboration Participation, Inc.) sendependee de specifa vendisto. Du el ili estas interesaj:
-
Business Authentication Framework (BAF) difinas kiel priskribi la ekzistantan politikon (kiu probable estas jura teksto) per maŝinlegebla formato.
-
Business Authorization Identification and Labeling Scheme (BAILS) difinas kiel referi al tia BAF-politiko en dokumento. La konceptoj en BAILS estas tiel ĝeneralaj ke ili estas aplikeblaj al ajna formato kiu subtenas dokumentnivelajn proprajn atributojn.
BAF-kategorioj
La apriora BAF-kategorioj por LibreOffice jene listiĝas.
Nur la kategorio Intelekta Proprieteco modifos la aranĝon de la dokumento per akvomarko, kampoj en la paĝokapo kaj paĝopiedo, kaj informa breto supre en la dokumento. Ĉiu elemento en la dokumento estas regata de la klasifika agorda dosiero.
Intelekta propraĵo
Intelekta proprieteco estas ĝenerala termino por la karaktero de la enhavo de la dokumento. Elektu tiun kategorion por ĝenerala dokumenta klasifiko.
Nacia sekreco
Elektas la kategorion de ĉi tiu dokumento por la nacisekureca politikotipo. La elektita kategorio konserviĝos kun la dokumento kiel BAILS-metadatumoj en la dosieraj atributoj. Neniu ŝanĝo okazos en la dokumenta aranĝo aŭ la fasado.
Eksporta regilo
Elektas la kategorion de ĉi tiu dokumento por la eksporta politikotipo. La elektita kategorio konserviĝos kun la dokumento kiel BAILS-metadatumoj en la dosieraj atributoj. Neniu ŝanĝo okazos en la dokumenta aranĝo aŭ la fasado.
Referu al viaj kompania datumsekureca politiko kaj informsekurecaj oficistoj por subteno pri dokumenta klasifiko.
Aprioraj klasifikaj niveloj
LibreOffice provizas apriorajn valorojn de dokumenta klasifiko (BAILS) vidigitaj malsupre, ordigitaj laŭ kreskanta nivelo de komerca konfideco:
-
Nekomerca: informo en la dokumento ne gravas al komerco, se ĝi publikiĝas.
-
Ĝenerala komerca: malgranda graveco. Informo gravas al la komerco, povas embarasi, malgranda damaĝo al marka presiĝo, se ĝi publikiĝas.
-
Konfidenca: meza graveco. Informo malkaŝita povas damaĝi komercan markon, povas generi negativan komunikilan traktadon kaj perdigi enspezon.
-
Nur interna uzado: grava damaĝo. Negativa nacia novaĵo, procesoj, monpunoj, daŭra damaĝo al la marko.
Propraj klasifikaj niveloj.
LibreOffice ebligas adapti la klasifikajn nivelojn por via komerco. Por adapti la numeron kaj nomon de nivelo, kopiu la dosieron example.xml kiu troviĝas en en lokan dosierujon kaj redaktu la enhavon.
Uzu la dosieron kun via LibreOffice-lokaĵaro en la nomo kiel ekzemplon.
Konservu la dosieron kaj igi la klasifikan vojprefikson aliri la dosieron.
Via sistemadministranto povas meti la dosieron en retan dosierujon kaj doni aliron al ĉiuj uzantoj por la klasifikoagorda dosiero.
Alglui enhavon en dokumenton kun diversaj klasifikaj niveloj.
Por malebligi breĉon en la sekureca politiko, ne permesatas alglui enhavon kun pli alta klasifika nivelo en dokumenton kun malpli alta klasifika nivelo. LibreOffice vidigos avertan mesaĝon kiam ĝi detektas ke la enhavo de la poŝo havas pli altan sekurecan klasifikon ol la cela dokumento.
Klasifika breto
La breto Klasifiko enhavas ilojn por helpi sekure trakti dokumentojn.
La ilobreto Klasifiko enhavas falliston por helpi elekti la sekurecon de la dokumento, laŭ la BAF-kategoria politiko kaj BAILS-niveloj. LibreOffice aldonos proprajn kampojn en la dokumentajn atributojn ( , langeto Propraj atributoj) por konservi la klasifikan politikon kiel dokumentaj metadatumoj.