Rektkursora reĝimo

Ŝaltas aŭ malŝaltas la rektan kursoron. Oni povas agordi la konduton de la rekta kursoro, elektante de - LibreOffice Verkilo - Formataj helpiloj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Redakti - Rektakursora reĝimo

En la breto 'Iloj', alklaku

Bildsimbolo

Baskuli rektkursoran reĝimon


La rekta kursoro ebligas alklaki en ajna vaka areo de paĝo por loki tekston, bildon, tabelon, kadron kaj aliajn objektojn.

Se oni lokas la rektan kursoron proksimume meze inter la maldekstra kaj dekstra marĝenoj de paĝo aŭ tabela ĉelo, la teksto kiun oni enmetas estos centrigita. Simila, teksto estas dekstre ĝisrandigita kiam oni lokas la rektan kursoron ĉe la dekstra marĝeno.

Warning Icon

La Aŭtomata Korektilo aŭtomate forigas vakajn alineojn, tabelojn kaj spacetojn enmetitajn de la rekta kursoro. Se oni volas uzi la rektan kursoron, necesas malŝalti la Aŭtomatan Korektilon.


La rekta kursoro agordas tabojn por loki la kursoron. Se oni poste ŝanĝas la tabojn, la pozicio de la teksto en la paĝo eble ankaŭ ŝanĝiĝos.