Paĝnumero

La aktuala paĝnumero vidiĝas en ĉi tiu kampo de la statobreto. Duobla alklako malfermas la Navigilon, per kiu oni povas navigi en la dokumento. Dekstra alklako vidigas ĉiujn legosignojn en la dokumento. Alklaku legosignon por lokigi la tekstan kursoron ĉe la legosigno.

La vidigita paĝo (x) kaj la nombro da paĝoj (y) vidiĝas en la formularo Paĝo x/y Kiam oni rulumas tra la dokumento per la muso, la paĝnumero vidiĝas kiam oni malpremas la musbutonon. Kiam oni rulumas per la dekstra rulumlistelo, la paĝnumeroj vidiĝas kiel konsileto. La paĝnumera formato de la statobreto kaj rulumlistelo estas samaj.

Oni povas ŝalti kaj malŝalti la vidigon de la Navigilo duoble alklakante la kampon Paĝonumero .

Por iri al specifa paĝo, tajpu la paĝnumeron en la numeradilo Paĝo en la Navigilo kaj tiam premu al Enter.

Note Icon

Premante la fulmoklavojn Shift++F5, oni povas ŝalti al enmeti pagnumeron. Kiam oni premas al Enter, la kursoro movos al la ektita paĝo.