Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Aranĝo
Agordi la pozicion de la adresaj blokoj kaj salutoj en la dokumentoj.
Pozicio de adresbloko
De la supro
Enigu la kvanton de spaco lasota inter la supra eĝo de la paĝo kaj la supra eĝo de la adresa bloko.
Ĝisrandigi al la teksta korpo
Ĝisrandigas la kadron, kiu enhavas la adresan blokon, al la maldekstra paĝa marĝeno.
De la maldekstro
Enigu la kvanton de spaco lasota inter la maldekstra eĝo de la paĝo kaj la maldekstra eĝo de la adresa bloko.
Pozicio de saluto
Supre
Movas supren la saluton.
Malsupre
Movas malsupren la saluton.
Antaŭrigarda zono
Donas antaŭvidon de la pozicio de la saluto en la paĝo.
Zomi
Elektu pligrandon por la paĝa aspekto.
Uzu la komandojn en la kunteksta menuo de la antaŭvido por movi supren kaj malsupren la vidigon.
Premu la butonon Fini kaj uzi la ilobretonPorpoŝta kunfandada ilobreto por fini la kunfandan proceson.