Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Adresoj

Agordu la ricevontojn por la porpoŝta kunfanda dokumento kaj la aranĝon de la adresa bloko.

Note Icon

La Asistanto pri porpoŝta kunfandado malfermas ĉe ĉi tiu paĝo se vi startigas la asistanton en teksta dokumento kiu jam enhavas adresajn datumbazajn kampojn. Se la asistanto malfermas rekte ĉe ĉi tiu paĝo, la butono Elektu adresan liston nomiĝas Elektu alian adresan liston.


Note Icon

La titolo de ĉi tiu paĝo estas Enmeti adresan blokon por leteroj kaj Elekti adresan liston por retpoŝtaj mesaĝoj.


Elekti adresliston

Malfermas la dialogon Elekti adresan liston, kie oni povas elekti datuman fonton por la adresoj, enmeti novajn adresojn, aŭ tajpi novan adresliston.

Warning Icon

Kiam oni redaktas rikordojn en kalkultabela datumfonto kiu estas aktuale uzata por porpoŝta kunfandado, tiuj ŝanĝoj ne estas videblaj en la porpoŝta kunfandado.


Ĉi tiu dokumento enhavu adresan blokon

Enmetas adresan blokon en la porpoŝtan kunfandan dokumenton.

Elektu la adresblokan aranĝon uzotan.

Warning Icon

Se vi elektas Ĉi tiu dokumento enhavu adresan blokon, la tria kaj kvara subpaŝoj fariĝas uzeblaj en ĉi tiu paĝo. Vi devas kongruigi la adresblokajn elementojn kaj la kamponomojn uzotajn en la poŝtaĵo.


Kaŝu liniojn kun nur malplenaj kampoj

Ŝalti por ellasi malplenajn liniojn el la adreso.

Pli

Malfermas la dialogon Elekti adresblokon.

Kongrui kampojn

Malfermas la dialogon Kongrui kampojn.

Warning Icon

Se ne ĉiuj adresaj elementoj kongruas kun kolumna titolo, vi ne povos fini la asistanton por porpoŝta kunfandado per la butono Fini aŭ daŭrigi ĉe la kvara paŝo de la asistanto.


(Foliumaj butonoj)

Uzu la foliumajn butonojn por vidigi la informon de la antaŭa aŭ sekva rikordo.

Sekva paŝo: Asistanto por porpoŝta kunfandado - Krei saluton

Alie vi povas premi la butonon Fini kaj uzi la ilobretonPorpoŝta kunfandada ilobreto por fini la kunfandan proceson.