Asistanto pri porpoŝta kunfandado

Malfermas la Asistanton pri porpoŝta kunfandado por krei formularajn leterojn aŭ sendi retmesaĝojn al pluraj ricevontoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Iloj - Porpoŝta kunfandada Asistanto

Alklaku la bildsimbolon Porpoŝta kunfandado en la breto Porpoŝta kunfandado:

Alklaku bildsimbolon Porpoŝta kunfandado en la breto Tabelaj datumoj:

Bildsimbolo

Porpoŝta kunfandado


Antaŭ ol startigi la Asistanton Porpoŝtan Kunfandadon vi eble volos relegi la tutan proceson krei porpoŝtan kunfandadon:

Krei ĉefan leteron

Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Eekti komencan dokumenton

Agordu la dokumenton uzotan kiel la bazon por la porpoŝta kunfanda dokumento.

Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Elekti dokumentan tipon

Agordi la tipon de kunfanda dokumento kreota.

Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Adresoj

Agordu la ricevontojn por la porpoŝta kunfanda dokumento kaj la aranĝon de la adresa bloko.

Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Krei saluton

Agordi la saluton. Se la porpoŝta kunfanda datumbazo enhavas informon pri sekso, oni povas agordi diversajn salutojn bazitajn sur la sekso de la ricevonto.

Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Aranĝo

Agordi la pozicion de la adresaj blokoj kaj salutoj en la dokumentoj.

Rezigni

Klaki al Rezigni fermas dialogon sen konservi faritajn ŝanĝojn.

Reen

Vidigi la elektaĵojn faritajn en la antaŭa paŝo en la dialogo. La aktualaj agordoj restos senŝanĝe. Ĉi tiu butono estas aktivigebla nur en paĝo du kaj postaj paĝoj.

Next

Alklaku la butonon Sekva, kaj la asistanto uzas la aktualajn dialogajn agordojn kaj iras al la sekva paŝo. Se vi jam atingis la lastan paŝon, tiam la butono fariĝas Krei.

Unua paŝo: Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Komenci dokumenton