Linia numerado
Enmetas aŭ forigas kaj formatas liniajn numerojn en la aktuala dokumento. Por ellasi alineon el la linia numerado, alklaku en la alineo, elektu je Formato - Alineo, alklaku la langeton Numerado, kaj malmarku la butonon Inkluzivi ĉi tiun alineon en la linia numerado. Vi ankaŭ povas ellasi alinean stilon el la linia numerado.
Liniaj numeroj ne disponiĝas en HTML-formato.
Vidigi numeradon
Aldonas lininumerojn al la aktuala dokumento.
Vido
Agordas la lininumeradon
Signostilo
Elektu la formatan stilon uzotan por la lininumeroj.
Formato
Elektu la numeran stilon uzotan.
Pozicio
Elektu kie aperu la lininumeroj.
Interspaco
Enigu la larĝon lasotan inter la lininumeroj kaj la teksto.
Intervalo
Enigu la nombran intervalon por la lininumeroj.
Apartigilo
Oni povas enigi apartigilan signon vidigotan inter la lininumeroj se la numera intervalo estas pli ol unu.
Teksto
Enigu la tekston uzotan kiel apartigilon.
Ĉiuj
Enigu la nombron da linioj lasotaj inter la apartigiloj.
Apartigiloj estos vidigitaj nur en linioj sennumeraj.
Nombri
Agordu ĉu inkluzivi malplenajn alineojn aŭ liniojn en tekstaj kadroj en la nombro de linioj.
Malplenaj linioj
Inkluzivas malplenajn alineojn en la nombro da linioj.
Linioj en tekstaj kadroj
Aldonas lininumerojn al teksto en tekstaj kadroj. La numerado rekomencas en ĉiu teksta kadro, kaj ellasiĝas el la nombro da linioj en la ĉefa teksta areo de la domumento. En ligitaj kadroj, la numerado ne rekomenciĝos.
Rekomenci je ĉiu nova paĝo
Rekomencas la lininombradon ĉe la supro de ĉiu paĝo en la dokumento.