Ordigi

Ordigas la elektitajn alineojn aŭ tabelajn vicojn alfabete aŭ numere. Oni povas difini ĝis tri ordigajn ŝlosilojn kaj kombini alfanumerajn ŝlosilojn kaj numerajn ŝlosilojn.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Iloj - Ordigi


Ordigokriterioj

Ŝlosiloj 1 ĝis 3

Agordas pluajn ordigajn kriteriojn. Vi povas ankaŭ kombini ordigajn ŝlosilojn.

Kolumnoj 1 ĝis 3

Enigu la nombron de la tabela kolumno uzota kiel bazo por ordigo.

Ŝlosila tipo 1 ĝis 3

Elektu la ordigan agordon uzotan.

Ordo

Kreska

Ordigas en kreskanta ordo, (ekzemple, 1, 2, 3 aŭ a, b, c).

Malkreska

Ordigas en malkreskanta ordo, (ekzemple, 9, 8, 7 aŭ z, y, x).

Direkto

Kolumnoj

Ordigas la kolumnojn en la tabelo laŭ la aktualaj ordigaj agordoj.

Vicoj

Ordigas la vicojn en la tabelo aŭ la alineojn en la elektaĵo laŭ la aktualaj ordigaj kriterioj.

Apartigilo

Alineojn apartigas nepreseblaj alineaj markoj. Oni povas ankaŭ agordi ke taboj aŭ signo agi kiel apartigiloj kiam oni ordigas alineojn.

Taboj

Se la elektitaj alineoj rilatas al listo apartigita de taboj, elektu ĉi tiun eblon.

Signo

Enigu la signon por apartigilo en la elektita kampo. Uzante la apartigilon, LibreOffice povas kalkuli la pozicion de la ordiga ŝlosilo en la elektita alineo.

Elekti

Malfermas la dialogon Specialaj signoj, kie vi povas elekti la signon uzotan kiel apartigilon.

Lingvo

Elektu la lingvon kiu difinas la ordigajn regulojn. Iuj lingvoj ordigas specialajn signojn malsame ol aliaj lingvoj.

Kongruigi usklecon

Distingas inter majuskloj kaj minuskloj kiam vi ordigas tabelon. Por aziaj lingvoj aplikiĝas speciala traktado.

Note Icon

Por aziaj lingvoj, elektu je Kongruigi usklecon por apliki plurnivelan ordodifinadon. En plurnivela ordodifinado, la primitivaj formoj de la elementoj kompariĝas kun la uskleco de la formoj kaj diakritaj signoj malatentataj. Se la formoj samas, la diakritaj signoj kompariĝas. Se la formoj ankoraŭ samas, la usklecoj, signolarĝoj, kaj japanaj kanaaj diferencoj de la formoj kompariĝas.