Finnotoj

Agordas la formaton por finnotoj. La tipo de finnota numerado kaj la stiloj aplikotaj estas la disponeblaj ebloj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Iloj - Piednotoj kaj finnotoj - Finnotoj


Aŭtomata numerado

Elektu la nombran stilon uzotan por la piednotoj aŭ finnotoj.

Elektaĵo

Priskribo

A, B, C

Majuskle

a, b, c

Minuskloj

I, II, III

Romaj numeroj (majusklaj)

i, ii, iii

Romaj numeroj (minusklaj)

1, 2, 3

Arabaj numeroj

A,... AA,... AAA,...

Alfabeta numerado kun majuskloj. Post la unuaj 26 elementoj, la numerado rekomenciĝos je "AA".

a,... aa,... aaa,...

Alfabeta numerado kun minuskloj. Post la unuaj 26 elementoj, la numerado rekomenciĝos je "aa".


Komenci je

Enigu la numeron por la unua finnoto en la dokumento. Tio utilas se oni volas ke la finnota numerado ampleksu pli ol unu dokumenton.

Antaŭ

Enigu la tekston vidigotan antaŭ la finnota numero en la nota teksto. Ekzemple, tajpu je "pri: " por vidigi je "pri: ".

post

Enigu la tekston vidigotan post la finnota numero en la nota teksto. Ekzemple, tajpu je ")" por vidigi je "1)".

Stiloj

Por certigi unuforman aspekton por la finnotoj en la dokumento, atribuu alinean stilon al la piednotoj.

Alineo

Elektu la alinean stilon por la finnota teksto.

Paĝo

Elektu la paĝan stilon uzotan por la finnotoj.

Signostiloj

Oni povas atribui stilojn al finnotaj ankroj kaj teksto. Oni povas uzi la antaŭe difinitajn finnotajn stilojn, aŭ uzi alian stilon.

Teksta areo

Elektu la signan stilon uzotan por finnotaj ankroj en la teksta areo de via dokumento.

Finnota regiono

Elektu la signan stilon uzotan por la finnotaj numeroj en la finnota areo.