Piednotoj

Agordas la aranĝon por piednotoj kaj finnotoj.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Iloj - Piednotoj kaj finnotoj - Piednotoj


Note Icon

Por agordi piednotojn kaj finnotojn, elektu je Formato - Paĝo, kaj alklaku la langeton Piednoto.


Aŭtomata numerado

Numerado

Elektu la nombran stilon uzotan por la piednotoj aŭ finnotoj.

Elektaĵo

Priskribo

A, B, C

Majuskle

a, b, c

Minuskloj

I, II, III

Romaj numeroj (majusklaj)

i, ii, iii

Romaj numeroj (minusklaj)

1, 2, 3

Arabaj numeroj

A,... AA,... AAA,...

Alfabeta numerado kun majuskloj. Post la unuaj 26 elementoj, la numerado rekomenciĝos je "AA".

a,... aa,... aaa,...

Alfabeta numerado kun minuskloj. Post la unuaj 26 elementoj, la numerado rekomenciĝos je "aa".


Nombrado

Elektu la nombran eblon por la piednotoj.

Agordaĵo

Signifo

Paĝe

Restartigas la numeradon de piednotoj ĉe la supro de ĉiu paĝo. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se la markobutono Paĝofino estas markita en la areo Pozicio.

Ĉapitre

Rekomencas la numeradon de piednotoj ĉe la komenco de ĉiu ĉapitro.

Dokumente

Numeras la piednotojn sinsekve.


Komenci je

Enigu la numeron por la unua piednoto en la dokumento. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se vi elektis je "Dokumente" en la kadro Numerado.

Antaŭ

Enigu la tekston vidigotan antaŭ la piednota numero en la nota teksto. Ekzemple, tajpu je "Al " por vidigi je "Al 1".

post

Enigu la tekston vidigotan post la piednota numero en la nota teksto. Ekzemple, tajpu je ")" por vidigi je "1)".

Tip Icon

Piednotaj numeroj restas apriore maldekstre ĝisrandigitaj en la piednota zono. Por dekstre ĝisrandigitaj piednotaj numeroj, unue redaktu la alinean stilon Piednoto. Premu je F11 por malfermi la dialogon Stiloj kaj elektu je Piednoto en la listo de alineaj stiloj. Malfermu la lokan menuon per dekstra alklako kaj elektu je Modifi. Iru al la langeto Krommarĝenoj kaj interspacoj kaj agordu marĝenon al 0 antaŭ kaj post la alineo, inkluzive de la unua linio. En langeto Taboj kreu tabon de dekstra tipo je 12pt kaj tabon de maldekstra tipo je 14pt. Tiam en dialogo Piednotaj/Finnotaj agordoj enigu je \t en la kampojn Antaŭ kaj Post.


Pozicio

Fino de paĝo

Vidigas piednotojn ĉe la malsupro de la paĝo.

Fino de dokumento

Vidigas piednotojn ĉe la fino de la dokumento kiel finnotojn.

Stiloj

Por unuforma aspekto de la piednotoj en la dokumento, agordu alinean stilon al la piednotoj.

Alineo

Elektu la alinean stilon por la pidenota teksto.

Paĝo

Elektu la paĝan stilon uzotan por piednotoj.

Note Icon

Ĉi tiu eblo disponeblas nur se la markobutono Fino de dokumento estas markita en la areo Pozicio.


Signostiloj

Oni povas atribui stilojn al piednotaj ankroj kaj teksto. Oni ankaŭ povas uzi la antaŭe difinitajn piednotajn stilojn, aŭ uzi alian stilon.

Teksta areo

Elektu la signostilon uzotan por piednotaj ankroj en la teksta areo de via dokumento.

Piednota areo

Elektu la signostilon uzotan por la piednotaj numeroj en la piednota areo.

Daŭriga avizo

Fino de piednoto

Enigu la tekston vidigotan kiam la piednotoj daŭros ĉe la sekva paĝo, ekzemple, "Daŭrigataj ĉe paĝo ". LibreOffice Verkilo aŭtomate enigas la numeron de la sekva paĝo.

Komenco de sekva paĝo

Enigu la tekston vidigotan ĉe la paĝo kie la piednotoj estos daŭrigotaj, ekzemple, "Daŭrigataj de paĝo". LibreOffice Verkilo aŭtomate enigas la numeron de la antaŭa paĝo.