Numerado
Agordas la numeran formaton kaj la hierarkion por ĉapitra numerado en la aktuala dokumento.
Nivelo
Alklaku la ĉapitran kaj skeman nivelon ŝanĝotan, kaj agordu la numeradon por la nivelo. Por apliki la numeradajn agordaĵojn, krom alineaj stiloj, al ĉiuj niveloj, alklaku je "1-10".
Numerado
Agordu la formaton por la elektita skema nivelo.
Alinestilo
Elektu la alinean stilon atribuotan al la elektita ĉapitra kaj skema nivelo. Se vi alklakas al "Neniu", la elektita skema nivelo ne estos agordita.
Numero
Elektu la numeradan stilon aplikotan al la elektita skema nivelo.
Elektaĵo |
Priskribo |
A, B, C, ... |
Majuskloj |
a, b, c, ... |
Minuskloj |
I, II, III, ... |
Romaj numeroj (majusklaj) |
i, ii, iii, ... |
Romaj numeroj (minusklaj) |
1, 2, 3, ... |
Arabaj numeroj |
A,... AA,... AAA,... |
Alfabeta numerado kun identaj majuskloj, kie la nombro de literoj montras la ĉapitran nivelon. Ekzemple, la dua numero en nivelo tri estas "BBB". |
a,... aa,... aaa,... |
Alfabeta numerado kun identaj minukskloj, kie la nombro de literoj montras la ĉapitran nivelon. Ekzemple, la tra numero en nivelo du estas "cc". |
Neniu |
Sen numerada simbolo. Nur la signo aŭ simbolo difinita en la kampo Apartigilo aperas ĉe la komenco de la numerita linio. |
Signostilo
Elektu la formaton de la numerada signo.
Vidigi subnivelojn
Elektu la nombron de skizaj niveloj enmetotaj en la ĉapitra numerado. Ekzemple, elektu je "3" por vidigi tri nivelojn de ĉapitra numerado: 1.1.1
Apartigilo antaŭe
Enigu la tekston vidigotan antaŭ la ĉapitra numero. Ekzemple, tajpu je "Ĉapitro " por vidigi je "Ĉapitro 1".
Apartigilo poste
Enigu la tekston vidigotan post la ĉapitra numero. Ekzemple, tajpu punkton (.) por vidigi je "1.".
Komenci je
Enigu la numeron je kiu rekomenci numeradon.