Ĉapitra numerado

Agordas la numeran formaton kaj la hierarkion por ĉapitraj titoloj en la aktuala dokumento.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Iloj - Ĉapitra numerado


Ĉapitra numerado ligiĝas al alineaj stiloj. Apriore, la "Titolaj" alineaj stiloj (1-10) estas atribuitaj al la rilataj ĉapitraj kaj skemnumeraj niveloj (1-10). Se vi deziras, vi povas atribui aliajn alineajn stilojn al la skema numera nivelo.

Tip Icon

Por numeradaj titoloj, uzu la menuan komandon Iloj - Ĉapitra numerado por agordi numeradon al alinea stilo. Ne uzu la bildsimbolon en la ilbreto Formato.


Note Icon

Por emfazi la surekranan vidigon de skemaj numeroj, elektu je Vido -Kampoj reliefigitaj.


Numerado

Agordas la numeran formaton kaj la hierarkion por ĉapitra numerado en la aktuala dokumento.

Pozicio

Sets the indent, spacing, and alignment options for the numbered or bulleted list.

Formato

Konservas aŭ ŝargas skemnumeran formaton. Konservita skemnumera formato disponeblas al ĉiuj tekstaj dokumentoj.

Note Icon

La butono Formato disponeblas nur por ĉapitra kaj skema numerado. Por numeraj aŭ bulaj listaj stiloj, modifu la Numeradajn Stilojn de la alineoj.


Sentitolaj 1 - 9

Elektu la antaŭe difinitan numeradan stilon atribuotan al la elektita skema nivelo.

Konservi kiel

Malfermas dialogon kie oni povas konservi la aktualajn agordaĵojn por la elektita ĉapitra kaj skema nivelo. Oni povas ŝargi tiujn agordaĵojn el alia dokumento.

Konservi kiel

Alklaku numeradan stilon en la listo, kaj enigu nomon por la stilo. La numeroj rilatas al la skema nivelo al kiu la stiloj estas atribuotaj.