Vortnombro

Nombras la vortojn kaj signojn, kun aŭ sen spacetoj, en la aktuala elektaĵo kaj en la tuta dokumento. La nombro ĝisdatiĝas dum vi tajpas aŭ ŝanĝas la sekcion,

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elekti menueron Iloj - Nombri vortojn


Kiel LibreOffice kalkulas vortojn?

Ĝenerale, ĉiu ĉeno de signoj inter du spacetoj estas vorto. Streketoj, taboj, linisaltoj, kaj alineaj saltoj ankaŭ estas vortlimoj.

Vortoj kun ĉiam videblaj streketoj, ekzemple en kromprogramo, aŭ uzantagordo, estas kalkulataj po unu vorto.

La vortoj povas esti miksaĵo de signoj, nombroj, kaj specialaj signoj. Do la jena teksto estas kalkulata kiel kvar vortojn: abc123 1.23 "$" http://www.example.com.

Por enmeti propran signon konsiderotan kiel vortlimon, elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Ĝenerale kaj enmetu la signon en la kampon Pluaj apartigiloj