Vortdivido

Enmetas streketojn en vortojn tro longajn por sidi ĉe la fino de linio. LibreOffice serĉas la dokumenton kaj proponas vortdividojn kiujn vi povas akcepti aŭ malakcepti. Se teksto estas elektita, la dialogo Vortdivido funkcias nur ĉe la elektita teksto. Se teksto ne estas elektita, la dialogo Vortdivido funkcias tra la tuta dokumento.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu menueron Iloj - Lingvo - Vortdividi


Vortdividi

Por aŭtomate vortdividi la aktualajn aŭ elektitajn alineojn, elektu je Formato - Alineo, kaj alklaku la langeton Teksta fluo. Vi povas ankaŭ apliki aŭtomatan vortdividon al alinea stilo.

Kiam LibreOffice trovas vorton kiu bezonas dividon, faru iun el la jenaj ebloj:

Tip Icon

Por ellasi alineojn el la aŭtomata vortodividado, elektu la alineojn, elektu je Formato - Alineo, alklaku la langeton Teksta fluo, kaj vakigi la markobutonon Aŭtomate en la areo Vortodivido.


Note Icon

Por malŝalti la dialogojn Vortdivido kaj ĉiam aŭtomate dividi vortojn, elektu menuerojn - Lingvaj agordoj - Skribhelpoj, kaj marku la butonon Vortdivido sen enketo.


Por mane enigi streketon, alklaku en la vorto dividota, kaj premu je +Minusa signumo (-).

Por enmeti nerompeman (protektitan) streketon, alklaku en la vorto dividota, kaj premu je Shift++Minusa signumo(-).

Por kaŝi eventualajn streketojn, elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Formata Asistanto, kaj malmarku la butonon Propraj streketoj.

Vorto

Vorto

Vidigias la vortdividajn proponojn por la elektita vorto.

Maldekstra / dekstra sago

Agordu la pozicion de la streketo. Ĉi tiu disponeblas nur se pli ol unu vortdivida propono estas vidigita.

Next

Malatentas la vortdividan proponon kaj serĉas la sekvan vorton dividotan.

Vortdividi

Enigas streketon ĉe la indikita pozicio.

Forigi

Forigas la aktualan vortdividan lokon el la vidigita vorto.

Vortdividi