Dividi tabelon
Dividas la aktualan tabelon en du apartajn tabelojn ĉe la kursora pozicio. Oni ankaŭ povas aliri ĉi tiun komandon dekstre alklakante en tabela ĉelo.
Reĝimo
Kopii titolon
Inkluzivas la unuan vicon de la origina tabelo kiel la unuan vicon de la dua tabelo.
Propra titolo (apliki stilon)
Enmetas malplenan titolan vicon en la dua tabelo kiu havas la stilon de la unua vico en la origina tabelo.
Propra titolo
Enmetas pluan malplenan vicon en la dua tabelo.
Sen titolo
Dividas la tabelon sen kopii la titolan vicon.
Dividi tabelon, kiu enhavas formulojn, eble influos la formulojn.