Apliki

Aŭtomate formatas laŭ la agordoj sub Iloj - Agordoj por aŭtomate korekti... Agordaro.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Iloj - Aŭtomate korekti - Apliki


Malŝalti aŭtomate korekti

Kiam oni aplikas aŭtomatajn formatojn, la jenaj reguloj aplikiĝos:

Aŭtomate korekti por Titoloj

Alineo formatiĝas kiel titolo kiam la jenaj kondiĉoj plenumiĝas.

  1. alineo komenciĝas per majusklo

  2. alineo ne finiĝas per interpunkcio

  3. malplena alineo super kaj sub la alineo

Aŭtomate korekti por Buloj / numerado

Por krei bulan liston, tajpu streketon (-), steleton (*), aŭ pluson (+), sekvatan de spaceto aŭ tabo ĉe la komenco de alineo.

Por krei numeran liston, tajpu numeron sekvatan de punkto, sekvatan de spaceto aŭ tabo ĉe la komenco de alineo.

Note Icon

Aŭtomata numerado aplikigas nur al alineoj formatitaj per la alinestiloj Normala, Teksta korpoKrommarĝeno de teksta korpo.


Aŭtomate korekti por Apartigilaj linioj

Se oni tajpas tri aŭ pliajn streketojn (---), substrekojn (___) aŭ egalajn signumojn (===) en linio kaj premas je Enter, la alineo anstaŭiĝos per horizontala linio same larĝa kiel la paĝo. La linio vere estas la malsupra bordero de la antaŭa alineo. La jenaj reguloj aplikiĝos:

  1. Tri streketoj (-) donas unuopan linion (dika je 0,05 pt, breĉo je 0,75 mm).

  2. Tri substrekoj (_) donas unuopan linion (dika je 1 pt, breĉo je 0,75 mm).

  3. Tri egalsignumoj (=) donas duoblan linion (dika je 1,10 pt, breĉo je 0,75 mm).