Aŭtomate korekti

Aŭtomate formatas la dosieron laŭ viaj agordoj sub Iloj - Aŭtomate korekti - Agordoj por aŭtomate korekti.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Iloj - Aŭtomate korekti


Dum tajpado

Aŭtomate formatas la dokumenton dum vi tajpas. Por agordi la formatajn eblojn, elektu je Iloj - Agordoj por aŭtomate korekti... Agordaro, kaj alklaku la langeton Agordaro.

Apliki

Aŭtomate formatas laŭ la agordoj sub Iloj - Agordoj por aŭtomate korekti... Agordaro.

Apliki kaj redakti ŝanĝojn

Aŭtomate formatas la dosieron laŭ la agordoj difinitaj sub Iloj - Agordoj por aŭtomate korekti Agordaro. Dialogo petas al vi akcepti aŭ malakcepti la ŝanĝojn.

Agordoj por aŭtomate korekti

Malfermas la dialogon Aŭtomate korekti.

Por malfermi la dialogon Aŭtomata formato por tabeloj, alklaku en tabela ĉelo, kaj elektu je Tabelo - Aŭtomate formati.