Numerada stilo
Ĉi tie oni povas krei numeradan stilon. La numeradaj stiloj estas organizeblaj en la fenestro Stiloj.
Kiam kreiĝas Numerada stilo, nomo atribuiĝas al la numerado. Tial tiaj ŝablonoj ankaŭ nomiĝas "nomitaj" numeradoj. Nenomitaj numeradoj, kiujn oni uzas por rekta formatado, estas kreeblaj en la dialogo Buloj kaj numerado aŭ per la bildsimboloj de la objekta breto.