Stiloj en Verkilo

La jena informo temas pri stiloj en Verkilo, kiujn oni povas apliki per la deko de la flanka breto Stiloj.

Oni povas redakti la stilojn de la aktuala dokumento, kaj konservi la dokumenton kiel ŝablonon. Por konservi la dokumenton kiel ŝablonon, elektu je File - Ŝablonoj - Konservi kiel ŝablonon.

Kategorio de stilo

Jen la diversaj kategorioj de formataj stiloj.

Nomo

Priskribo

Signostiloj

Uzu Signostilojn por formati unuopajn signojn, aŭ vortojn kaj frazojn. Oni povas aranĝi signostilojn en hierarkio.

Alinestiloj

Uzu je Alinestiloj por formati alineojn, ekzemple tiparon kaj grandon. Oni povas ankaŭ elekti la alinean stilon aplikotan al la sekva alineo.

Kadraj stiloj

Uzu je Kadraj stiloj por formati tekston kaj bildajn kadrojn.

Paĝaj stiloj

Uzu je Paĝaj stiloj por organizi la strukturon de la dokumento, kaj por enigi paĝonumerojn. Oni povas ankaŭ agordi la alinean stilon aplikotan al la unua paĝo kiu sekvas paĝan salton.

Listaj stiloj

Listaj stiloj estas por formati numeradajn aŭ bulajn listojn.


Stilaj grupoj

Jen la stilaj grupoj vidigeblaj en la fenestro Stiloj.

Nomo

Signifo

Aŭtomata

Vidigas stilojn taŭgajn por la aktuala enhavo.

Ĉiuj stiloj

Vidigas ĉiujn stilojn de la aktiva stila kategorio.

Aplikitaj stiloj

Vidigas la stilojn (de elektita kategorio) aplikitajn en la aktuala dokumento.

Propraj stiloj

Vidigas ĉiujn stilojn, difinitajn de uzanto, en la elektita stila kategorio.

Signostiloj

Vidigas formatajn stilojn por teksto.

Ĉapitraj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por titoloj.

Listaj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por numeraj aŭ bulaj listoj.

Indeksaj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por indeksoj.

Specialaj regionaj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por paĝokapoj, paĝopiedoj, finnotoj, tabeloj, kaj titoloj.

HTML-aj stiloj

Vidigas liston de stiloj por HTML-dokumentoj.

Kondiĉaj stiloj

Vidigas la kondiĉajn stilojn difinitajn de uzanto.

Hierarkia

Vidigas hierarkie la stilojn en la elektita kategorio. Por vidigi la stilojn en subnivelo, alklaku ĉe la plusa signo (+) apud la subnivela nomo.