Tekstfluo
Agordi la tekstan fluon por la teksto antaŭ kaj post la tabelo.
Teksta fluo
Salto
Marku ĉi tiun markobutonon, kaj elektu la tipon de salto ebligi por la tabelo.
Paĝo
Enmetas paĝan salton antaŭ aŭ post la tabelo.
Kolumno
Enmetu kolumnan salton antaŭ aŭ post la tabelo en plurkolumn paĝo.
Antaŭ
Enmetas paĝan aŭ kolumnan salton antaŭ la tabelo.
post
Enmetas paĝan aŭ kolumnan salton post la tabelo.
Kun paĝa stilo
Aplikas la paĝan stilon kiun vi agordas por la unua paĝo kiu sekvas la paĝan salton.
Paĝa stilo
Elektu la paĝan stilon aplikotan al la unua paĝo kiu sekvas la salton.
Paĝnumero
Enigu la paĝan numeron por la unua paĝo kiu sekvas la salton. Se vi volas daŭrigi la aktualan paĝnumeradon, lasu la markobutonon nemarkita.
Ebligi tabelon dividiĝi trans paĝoj kaj kolumnoj
Ebligas paĝan salton aŭ kolumnan salton inter la vicoj de tabelo.
Permesi, ke vico saltu trans paĝoj kaj kolumnoj
Ebligas paĝan salton aŭ kolumnan salton en vico de tabelo. Ĉi tiu eblo ne aplikiĝas al la unua vico en tabelo se la eblo Ripeti titolon estas elektita.
Lasi kun sekva alineo
Certigas ke la tabelo kaj la sekva alineo estas kune kiam vi enmetas la salton.
Ripeti titolon
Ripetas la tabelan titolon en nova paĝo kiam la tabelo ampleksas pli ol unu paĝon.
La unuaj ... vicoj
Enigu la nombron da vicoj enigotaj en la titolo.
Orientiĝo de teksto
Elektu la orientiĝon por la teksto en la ĉeloj. Vi povas uzi la jenajn formatajn eblojn por agordi la orientiĝon de teksto en tabelaj ĉeloj:
-
Horizontala
-
Vertikala
-
Uzu agordojn de superordinataj objekoj
Vertikala ĝisrandigo
Specifu la vertikalan tekstan ĝisrandigon por la ĉeloj en la tabelo.