Agordaĵoj

Agordas la elektitan objekton, bildon aŭ kadron.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu langeton Formato - Bildo - Agordi

Elektu langeton Formato - Kadro kaj objekto - Atributoj - Agordi

Elektu je Vido - Stiloj malfermu kuntekstan menuan langeton Modifi/Nova - Atributoj

Elektu langeton Enmeti - Kadro - Kadro - Agordi


Nomo

Specifas la nomon de la elektita ero, kaj rilatajn ligilojn.

Nomo

Enigu nomon por la elektita ero.

Tip Icon

Atribuu nomon al objekto, bildo aŭ kadro, por ke oni povu rapide trovi ĝin poste en longaj dokumentoj.


Alternativa teksto (nur glita kadro, bildo, kaj objektoj)

Enigu la tekston vidigotan per TTT-legilo kiam la elektita ero ne disponeblas. Alternativa teskto ankaŭ uzeblas por helpi handikapitojn.

Antaŭa ligilo

Vidigas la elementon (objekton, bildon aŭ kadron) kiu antaŭas la aktualan elementon en ligita sinsekvo. Por enmeti aŭ ŝanĝi la antaŭan ligilon, elektu nomon en la listo. Se vi ligas kadrojn, la aktuala kadro kaj la cela kadro devas esti malplenaj.

Sekva ligilo

Vidigas la elementon (objekton, bildon aŭ kadron) kiu sekvas la aktualan elementon en ligita sinsekvo. Por enmeti aŭ ŝanĝi la sekvan ligilon, elektu nomon en la listo. Se vi ligas kadrojn, la cela kadro devas esti malplena.

Protekti

Agordas protektadon por la elektita elemento.

Protekti enhavon

Malebligas ŝanĝojn al la enhavo de la elektita elemento.

Oni povas ankoraŭ kopii la enhavon de la elektita elemento.

Protekti pozicion

Ŝlosas la pozicion de la elektita ero en la aktuala dokumento.

Protekti grandon

Ŝlosas la grandon de la elektita ero.

Atributoj

Specifas presajn kaj tekstajn agordaĵoj por la elektita ero.

Redaktebla en nurlega dokumento (nur kadroj)

Ebligas redakti la enhavon de kadro en dokumento nurlega (protektita kontraŭ skribado)

Presi

Inkluzivas la elektitan eron kiam oni presigas la dokumenton.

Teksta fluo

Specifas la preferatan tekstfluan direkton en kadro. Por uzi la aprioran tekstofluajn agordaĵojn por la paĝo, elektu la listeron Uzu superrangajn objektajn agordaĵojn.

Vertikale ĝisrandigi enhavon

Agordas la vertikalan ĝisrandigon de la enhavo de la kadro. Ĉefe temas pri teksta enhavo, sed ĝi ankaŭ influas tabelojn kaj aliajn objektojn ankritajn al la teksta zono (ankrita kiel signo, al signo aŭ al alineo), ekzemple kadroj, bildoj kaj desegnaĵoj.

Tekstdirekto.