Kontura Redaktilo

Ŝanĝas la konturon de la elektita objekto. LibreOffice uzas la konturon difinante la eblojn de ĉirkaŭfluo por la objekto.

Vidigas antaŭrigardon de la konturo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu Formati - Ĉirkaŭflui - Redakti konturon


Apliki

Aplikas la konturon al la elektita objekto.

Bildsimbolo

Apliki

Laborspaco

Forigas la propre difinitan konturon. Alklaku ĉi tien, kaj kiam alklaku en la antaŭrigarda areo.

Bildsimbolo

Laborspaco

Elekti

Ŝanĝas la elektoreĝimon, tiel ke vi povas elekti la konturon.

Bildsimbolo

Elekti

Ortangulo

Desegnas rektangulan konturon kie vi ŝovas en la objekta antaŭrigardo. Por desegni kvadraton, premadu Majusklan ŝovante.

Bildsimbolo

Ortangulo

Elipso

Desegnas ovalan konturon kie vi ŝovas en la objekta antaŭrigardo. Por desegni cirklon, premadu Majusklan ŝovante.

Bildsimbolo

Elipso

Plurangulo

Desegnas fermitan konturon konsistantan de rektaj linisegmentoj. Alklaku kie komencu la plurangulo, kaj ŝovu por desegni linisegmenton. Ree alklaku por difini la finon de la linisegmento, kaj daŭre alklaku por difini la aliajn linisegmentojn de la pluangulo. Duoble alklaku por fini desegni la pluangulon. Por limigi la pluangulon al anguloj de 45 gradoj, tenu je Shift dum vi alklakas.

Bildsimbolo

Plurangulo

Redakti punktojn

Ebligas ke vi ŝanĝu la formon de la konturo. Alklaku ĉi tie, kaj ŝovu la tenilojn de la konturo.

Bildsimbolo

Redakti punktojn

Movi punktojn

Ebligas ŝovi la tenilojn de la konturo por ŝanĝi la formon de la konturo.

Bildsimbolo

Movi punktojn

Enmeti punktojn

Enmetas tenilon kiun vi povos ŝovi por ŝanĝi la formon de la konturo. Alklaku ĉi tie, ka alklaku ĉe la kontura linio.

Bildsimbolo

Enmeti punktojn

Forigi punktojn

Forigas punkton el la kontura linio. Alklaku ĉi tie, kaj alklaku la punkton forigotan.

Bildsimbolo

Forigi punktojn

Aŭtomata konturo

Aŭtomate desegnas konturon ĉirkaŭ la objekto kiun vi povas redakti.

Bildsimbolo

Aŭtomata konturo

Malfari

Malfaras la lastan agon.

Bildsimbolo

Malfari

Refari

Malfaras la agon de la lasta komando Malfari.

Bildsimbolo

Refari

Kolora anstataŭigilo

Elektas la samkolorajn partojn de la bitbildo. Alklaku ĉi tie, kaj alklaku koloron en la bitbildo. Por pliigi la koloran amplekson elektitan, pliigu la valoron en la kadro Tolerobox.

Bildsimbolo

Kolora anstataŭigilo

Tolero

Enigu la koloran toleron por la Kolora Anstataŭigilo kiel elcenton. Por pliigi la koloran amplekson, kiun la Kolora Anstataŭigilo elektos, enigu pli altan elcenton.