Ĉirkaŭfluo
Agordu kiel teksto fluu ĉirkaŭ objekto. Oni povas ankaŭ agordi la spacon inter la teksto kaj la objekto.
Por fluigi tekston ĉirkaŭ tabelo, metu la tabelon en kadro, kaj fluigu la tekston ĉirkaŭ la kadro.
Agordaro
Neniu
Metas la objekton en apartan linion en la dokumento. La teksto en la dokumento vidiĝas super kaj sub la objekto, sed ne flanke de la objekto.
Neniu
Antaŭ
Wraps text on the left side of the object if there is enough space.
Antaŭ
post
Wraps text on the right side of the object if there is enough space.
post
Paralela
Fluigas tekston ĉe ĉiuj kvar flankoj de la bordera kadro de la objekto.
Paralela
Tra
Metas la objekton antaŭ la tekston.
Tra
Optimuma
Aŭtomate fluigas la tekston maldekstre, dekstre, aŭ ĉe ĉiuj kvar flankoj, de la bordera kadro de la objekto. Se la distanco inter la objekto kaj la paĝa marĝeno estas malpli ol 2 cm, la teksto ne fluos.
Optimuma
Agordaro
Specifu la tekstajn ĉirkaŭfluajn agordaĵojn.
Unua Alineo
Komencas novan alineon sub la objekto kiam vi premas la enigan klavon. La spacon inter la alineoj difinas la grando de la objekto.
Fone
Movas la elektitan objekton al la fono. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se vi elektis la ĉirkaŭfluan tipon Tra.
Konturo
Fluigas tekston ĉirkaŭ la formo de la objekto. Ĉi tiu eblo ne disponeblas por la flutipo Tra, aŭ por kadroj. Por ŝanĝi la konturon de objekto, elektu la objekton, kaj elektu je Formato - Ĉirkaŭfluo - Redakti konturon.
Nur ekstere
Fluigas tekston nur ĉirkaŭ la konturo de la objekto, sed ne en malplenaj areoj en la objekta formo. Ĉi tiu eblo ne disponeblas por kadroj.
Breĉoj
Specifu la kvanton de spaco lasenda inter la elektita objekto kaj la teksto.
Maldekstre
Enigu la grandon de spaco lasota inter la maldekstra eĝo de la objekto kaj la teksto.
Dekstre
Enigu la grandon de spaco lasota inter la dekstra eĝo de la objekto kaj la teksto.
Supre
Enigu la grandon de spaco lasota inter la supra eĝo de la objekto kaj la teksto.
Malsupro
Enigu la grandon de spaco lasota inter la malsupra eĝo de la objekto kaj la teksto.