Tipo
Agordas la grandon kaj pozicion de la elektita objekto aŭ kadro en paĝo.
Grando
Larĝo
Enigu la larĝon por la elektita objekto.
Relativa
Kalkulas la larĝon de la elektita objekto kiel elcenton de la larĝo de la paĝa teksta areo.
Rilato de la relativa larĝo
Agordas la signifon de 100% larĝo: aŭ teksta areo (ekskluzive marĝenojn) aŭ la tuta paĝo (inkluzive marĝenojn).
Alto
Enigu la alton por la elektita objekto.
Relativa
Kalkulas la alton de la elektita objekto kiel elcenton de la alto de la paĝa teksta areo.
Rilato de la relativa alto
Agordas la signifon de 100% alto: aŭ teksta areo (ekskluzivante marĝenojn) aŭ la tuta paĝo (inkluzivante marĝenojn).
Konservi proporcion
Konservas la proporcion de alto kaj larĝo kiam vi ŝanĝas la valoron de la larĝo aŭ alto.
Originala grando
Reagordas la grandon de la elektita objekto al la originaj valoroj.
Ĉi tiu agordo ne estas havebla por kadroj.
Aŭtomata
Aŭtomate modifas la larĝon aŭ alton de kadro por kongrui al la enhavo de la kadro. Se dezirante, vi povas difini minimuman larĝon aŭ minimuman alton por la kadro.
La atributo Aŭtomate disponeblas nur kiam oni elektas kadron.
Ankri
Agordu la ankradon por la elektita objekto aŭ kadro. La ankraj atributoj ne disponeblas kiam oni malfermas la dialogon per la fenestro Stiloj kaj formatado.
Al la paĝo
Ankras la elektaĵon al la aktuala paĝo.
Al la alineo
Ankras la elektaĵon al la aktuala alineo.
Al signo
Ankras la elektaĵon al signo.
Kiel signo
Ankras la elektaĵon kiel signon. La alto de la aktuala linio regrandiĝos por kongrui al la alto de la elektaĵo.
Pozicio
Agordi la pozicion de la elektita objekto en la aktuala paĝo.
Horizontala
Elektu eblon por la horizontala ĝisrandigo de la objekto. Ĉi tiu eblo ne disponeblas se vi elektas "ankri kiel signon".
de
Agordu la grandon de spaco lasota inter la maldekstra eĝo de la elektita objekto kaj la referenca punkto kiun vi elektas en la kadro Al. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se vi elektas je "De la maldekstro" en la kadro Horizontala.
al
Elektu la referencan punkton por la elektita horizontala ĝisrangido.
Oni povas vidi la rezulton de la ĝisrandigaj ebloj kiujn vi elektis en la kadro Aspekto.
Spegulu sur paraj paĝoj
Inversigas la aktualajn agordojn de horizontala ĝisrandigo en paraj paĝoj.
Oni povas ankaŭ uzi la renversajn eblojn enBildo por modifi la aranĝon de objektoj en paraj kaj malparaj paĝoj.
Vertikala
Elektu la vertikalan ĝisrandigan eblon por la objekto.
Se vi ankras objekton al kadro kun fiksita alto, disponeblas nur la ĝisrandigaj ebloj "Malsupro" kaj "Centro".
de
Enigu la grandon de spaco lasota inter la supra eĝo de la elektita objekto kaj la referenca punkto kiun vi elektas en la kadro Al. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se vi elektas je "De la supro" aŭ "De la malsupro" (kiel signo) en la kadro Vertikala.
al
Elektu la referencan punkton por la elektita vertikala ĝisrandiga eblo.
Sekvi tekstfluon
Konservas la elektitan objekton en la aranĝaj limoj de la teksto al kiu la objekto estas ankrita. Por meti la elektitan objekton alien en la dokumento, ne elektu ĉi tiun eblon.
Apriore, la eblo Sekvi tekstan fluon elektiĝas kiam oni malfermas dokumenton kreitan per versio de Verkilo pli malnova ol OpenOffice.org 2.0. Tamen, ĉi tiu eblo ne elektiĝas kiam oni kreas dokumenton aŭ kiam oni malfermas dokumenton en la formato de Microsoft Word (*.doc).
La verda ortangulo reprezentas la elektitan objekton kaj la ruĝa ortangulo reprezentas la ĝisrandigan referencan punkton. Se vi ankras la objekton kiel signon, la referenca ortangulo ŝanĝiĝos al ruĝa linio.